Mirabel
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mirabel (Kebekio) kaj Mirabel (exo). |
Mirabel estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Mirabel | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio urbeto ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10540 | ||
Retpaĝaro | mirabel.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Fernando Javier Grande Cano (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 738 (2007) | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 52′ N, 6° 14′ U (mapo)39.8616602-6.2337011Koordinatoj: 39° 52′ N, 6° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 488 m [+] | ||
Areo | 49,3 km² | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas mirabeleños. La censita populacio en 2007 estis de 738 loĝantoj.
Situo
redaktiMirabel estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la natura komarko de la Nacia Parko Monfragüe, je altitudo de 488 m; je 76 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 136 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 49,3 km². La plej proksima urbo estas Plasencia, je 24 km; la vilaĝo estas proksima de la historia vojo Vía de la Plata kaj nuna aŭtoŝoseo.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado. Turismo pro proksimeco al Plasencia kaj al Nacia Parko Monfragüe.
Demografio
redaktiDemografia evoluo de Mirabel inter 2000 kaj 2006
| ||||||
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
812 | 797 | 790 | 757 | 751 | 759 | 751 |
Historio
redaktiEstas restaĵoj de proksimaj setlejoj de prahistoriaj popoloj, krom romiaj, visigotaj kaj arabaj. Eble araboj ekkonstruis la kastelon, kiu poste estis de kristanoj. Estis markizlando de Mirabel, kiu apartenis al diversaj senjoroj dum kvar jarcentoj.
Interesaĵoj
redakti- Restoj de la kasteloj.
- Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción. Dekomence romanika, sed poste kun elementoj de gotiko kaj retabloj de la baroko.
- Pilorio el granito.
- Palacoj de nobeloj, ekzemple de la markizoj de Mirabel, la familio de Zúñiga.