Miri estas la oka epizodo de la unua sezono de la usona televida fikcio, Stela Vojaĝo: La Origina Serio. Skribita de Adrian Spies kaj reĝisorita de Vincent McEveety, ĝi unue estis elsendita la 27-an de oktobro 1966.

Miri
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Miri
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 okt. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Kameraado Gerald Finnerman
Reĝisoro(j) Vincent McEveety
Scenaro Adrian Spies
Filmita en Paramount Stage 31 • Mayberry set • 40 Acres
Loko de rakonto Earth Two
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • Kim Darby • Michael J. Pollard
IMDb
vdr

En la epizodo, la Enterprise malkovras ĝustan duplikaton de Tero, kie la nuraj postvivantoj de mortiga artfarita pesto estas kelkaj el la infanoj de la planedo. Multaj homoj pridemandas la fakton, ke la planedo similas al Tero, mistero metita komence de la epizodo sed neniam solvita poste.

Oni rolis sur la scenejo antaŭ uzita de serio The Andy Griffith Show de Desilu Productions por ŝpari monon.[1] Krom gastaj aktoroj Kim Darby kaj Michael J. Pollard, la aliaj infanoj en epizodo estas parencoj de la aktoroj kaj produktora teamo de televidserio Star Trek, ekzemple la filinoj de William Shatner Lisabeth kaj Melanie, la filo de Grace Lee Whitney Scott, la filo de Vincent McEveety Steven, kaj la filinoj de Gene Roddenberry Darleen kaj Dawn. Du el ili, Phil Morris kaj Iona Morris, estis gefiloj de Greg Morris, aktoro de Mission Impossible.

Tiu estis la unua partopreno de Kellie Flanagan, kiu rolis unu parollinion kaj pro tio ricevis sian SAG card-on.[2]

La epizodo estis parodiita en South Park per la epizodo La malpermesita vorto.

Malpermeso ĉe BBC redakti

Post la unua elsendo de Miri en brita televido en decembro 1970, BBC diris ke ĝi ricevis multajn plendojn pri la enhavo de la epizodo. La kvanto kaj naturo de la plendoj neniam publikiĝis. La BBC rifuzis montri la epizodon denove dum la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, kaj ankaŭ malpermesis tri pliajn epizodojn: "Plato's Stepchildren", "The Empath", kaj "Whom Gods Destroy".[3]

Kritika opinio redakti

Zack Handlen de The A.V. Club klasifikis la epizodon 'A-', ĉar uzi infanojn kiel antagonistoj estis tre inteligenta, kaj la sento de minaco estis eltenita, ĉar kvankam la aŭdienco sciis, ke la ŝipanaro ne mortos, la ŝipanoj "ne scias tion".[4]

Referencoj redakti

  1. Mayberry in Star Trek. Mayberry.com. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-18. Alirita 2019-01-05.
  2. ...And Then I Wrote. AdamGerace.com. Alirita October 29, 2014.
  3. "Set Phasers To Stun" de Marcus Berkmann, p. 42
  4. Handlen, Zack, ""What Are Little Girls Made Of?"/"Miri"", The A.V. Club, 22a de januaro 2009. Kontrolita 15a de aŭgusto 2009.