La MirminaoFilipina minao (Basilornis mirandus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj. Ĝi estas endemio de Filipinoj. La nomo de la specio devenas el la latina scienca nomo kie mirandus signifas “mirinda”. Ĝi estis priskribita la unuan fojon de E. J. O. Hartert en 1903, en Mindanao, sudaj Filipinoj kaj tiam ĝi ricevis la nomon de Goodfellowia miranda. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mirminao
Mirminao
Mirminao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Basilornis
Specio: 'B. mirandus'
Basilornis mirandus
(Hartert, 1903)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de Mirminao.
Mirminao en naturo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj de nordcentra kaj suda Mindanao. Ĝi iĝis rara specio pro habitatoperdo.

Ĝi estas nigreca birdo kun iom da metalecaj briloj kaj ĉefe rimarkindaj karakteroj nome tre ampleksa flava nuda haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo kaj ĝis la orelareo, kio distingas ĝin el la aliaj tri specioj de la genro, sed kun ia kresto, simile al tiuj tri samgenranoj, kvankam ne temas pri krespa krono el la frunto, sed pri maldensaj plumoj elstaraj ĉe la vertico. Alia distingilo estas la flaveca beko, anstataŭ eburkolora.

Referencoj redakti