Birmo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Birmo en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de pluraj afrikaj teamoj por plifortigi la premon al Sud-Afriko foriri de la politiko de apartismo. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis birmaj partoprenantoj. Ekde la Somera Olimpiko 1992, la landonomo en olimpikoj estas oficiale Mjanmao, kvankam daŭre en esperantaj tekstoj kaj konversacioj la nomo Birmo pli kutimas.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 nemiam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Birma Olimpika Komitato (birme မြန်မာနိုင်ငံအိုလံပစ်ကော်မတီ), fondita en 1946 kaj rekonita en 1947. Ĝis la jaro 1936, birmaj sportistoj principe povis partopreni la teamojn de Barato, aŭ pli konkrete, de la tiutempa kolonio Brita Hindio.

En la somera Olimpiko 2020, pro pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis nur du sportistoj, escepte malmulte.[1] Iuj sportistoj kiel la naĝisto Win Htet Oo esprimis ke ili ne partoprenos la olimpikon de 2021 proteste kontraŭ la militista puĉo en la lando.[2][3]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti