Mladá estas urba parto en Ĉeĥio, parto de urbo Milovice, troviĝanta en distrikto Nymburk. Mladá troviĝas proksimume 1,2 km okcidente de la propra Milovice. Sude trafluas rojo Mlynařice kaj tra Mladá kondukas fervojlinio Lysá nad Labem – Milovice. En la jaro 2021 daŭre vivis ĉi tie 9 082 loĝantoj. Estas ĉi tie registritaj 208 adresoj.

Mladá
parto de urbo
Strato Armádní
Oficiala nomo: Mladá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Nymburk
Administra municipo Milovice
Historia regiono Bohemio
Domoj 208 2011
Rivero Elbo
Situo Mladá
 - koordinatoj 50° 13′ 49″ N 14° 52′ 24″ O / 50.23028 °N, 14.87333 °O / 50.23028; 14.87333 (mapo)
Loĝantaro 9 082 (2021)
Tabuloj Mezelba tabulo, Jizera tabulo
Unua skribmencio 1369
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 289 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mladá
Portalo pri Ĉeĥio
Atako de tankoj kun infanterio el soldata ekzercspaco Milovice/Mladá, 1930 (SOkA Nymburk)

Mladá situas en katastraj teritorioj Milovice nad Labem kun areo 19,16 km² kaj Benátecká Vrutice kun areo 9,16 km².

La urba parto portas nomon de vilaĝo, kiu estis forloĝigita en la jaro 1905 dum establado de soldata ekzercspaco kaj ĝi situis sur la alia loko, norde de Milovice.

Historio redakti

 
Municipo Mladá sur indikacia skizo de stabila katastro el la jaro 1842

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1369. Ĝi troviĝis apud vojkruciĝo de ŝoseo el Jiřice ĝis Lipník kun ŝoseo el Nové Benátky ĝis Straky (en la tereno estas ĝis nun videbla ekzemple fiŝlageto en vilaĝplaco en situo 50° 15′ 30″ Nordo 14° 53′ 23″ Oriento / 50.2582589 °N, 14.8896725 °O / 50.2582589; 14.8896725 (mapo)).

La municipo pereis pro deviga elloĝigo en la jaro 1905. La paroĥo apud preĝejo de sankta Katarina estis transportita ĝis Milovice al nove konstruita preĝejo de sankta Katarina. La transloĝigo de la loĝantoj en la novan setlejan tutaĵon ĉe Milovice ne estis amasa, multaj foriris en alian lokon. Ruinoj de la vilaĝo servis dum ekzerca pafado, ruino de la preĝejo estis neniigita nur en la 1950-aj jaroj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869492
1880549
1890585
1900514
191028
19210
JaroLoĝantoj
19300
19500
1961344
197029
198024
199123
JaroLoĝantoj
20011 696
20116 810
20219 082

Fotografioj redakti