Mohammad Karamudini

D-ro Mohammad Karamudini (naskiĝis en 1955) estas irana verkisto, tradukisto, scienca ĵurnalisto kaj prelegisto. Li estas la verkinto kaj tradukinto de multaj artikoloj kaj libroj en la persa pri biologio kaj biologi-edukado[1]. Li aŭtoris aŭ tradukis pli ol 37 sciencajn librojn kaj multajn pliajn artikolojn en la persa. Li estas ricevinto de multnombraj premioj inkluzive de "La Plej Bona Libro de la Jaro" (kvarfoje: 2006, 2010, 2011 kaj 2017), "Roshd-Festivalo por La Plej Bonaj Edukaj Libroj" (trifoje: 2002, 2011 kaj 2013) kaj "Festivalo por Plej bona Universitata Lernolibro" (en 2012). Mohammad Karamudini estas ankaŭ fondinto de Irana Olimpiko pri Biologio kaj estis prezidanto de la Nacia Scienca Komitato de Irana Biologia Olimpiko dum 20 jaroj.

Mohammad Karamudini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (69-jaraĝa)
en Sirĝan
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo lingvistoinstruistotradukistobiologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas dumlonga esperantisto, de 1980 kaj verkis multnombrajn artikolojn pri la lingvo en la persa gazetaro, de kiam li estis junaĝa.[2]

Notoj redakti

  1. Karamudini, M. 2012, Vivanta Kiel Papilio: Malfruo en Biologia Edukado; Eldonaĵoj pri Biologia Domo, Teherano (en la Persa).
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-23. Alirita 2020-07-23.