Molinicos [moliNIkos] (muelejetoj, pro kio en la supra duono de la blazono aperas du rivermuelejoj) estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 144 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 800 ĝis 1 700 msm kaj je 91 km de Albacete. Molinicos havas 852 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,99.

Molinicos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02440 • 02448 • 02449
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 824  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 28′ N, 2° 14′ U (mapo)38.4663491-2.2406294Koordinatoj: 38° 28′ N, 2° 14′ U (mapo) [+]
Alto 965 m [+]
Areo 144 km² (14 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Molinicos (Hispanio)
Molinicos (Hispanio)
DEC
Molinicos
Molinicos
Situo de Molinicos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molinicos [+]
vdr
Molinicos en la Provinco Albaceto.
Placo de Molinicos.

Historio redakti

 
Strato Molinos, tre tipa kaj fama kiel filmejo de kelkaj scenoj de la filmo "Amanece que no es poco".

La areo estis loĝata jam en la prahistorio, kiel pruvas rokpentraĵoj de antaŭ pli ol 10 000 jaroj. Kaj devis esti ankaŭ iberoj, ĉar oni trovis iliajn restaĵojn en la proksimeco. En la epoko de la Romia Imperio, la teritorio de Molinicos estis sur vojkruco.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo lokanoj de Cañada del Provencio kaj de La Vegallera, estritaj de la pastro de la Cañada del Provencio, iris al Alcaraz defendi la urbon de la trupoj de Napoleono, ĉefe inter 1810 kaj 1811, kaj suferis postan persekutadon.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de preskaŭ 5000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj nur iom malpli ol milo.

El la Hispana Transiro al la Demokratio, la urbestro estis socialisto.

Speciale menciindas la itinero de Amanece, que no es poco, filmo de José Luis Cuerda, parte filmita en Molinicos, kie viziteblas la lokoj kaj scenejoj en kiuj oni filmis kelkajn scenojn.

Grava okazaĵo ene de la historio de Molinicos estis la arbara incendio kiu okazis en 1994, en la najbara municipo Yeste, kiu tuŝis ankaŭ la teritorion de Molinicos. Totale detruiĝis 14 284 h, kaj ĉirkaŭ 1300 personoj de ambaŭ municipoj devis estis evakuitaj.[1]

Submunicipoj redakti

Ĝi enhavas la submunicipojn Los Alejos, La Alfera, Las Ánimas, Cañada de Morote, Cañada del Provencio, Los Collados, Fuente Carrasca, Fuente - Higuera, Las Hoyas, Mesones, El Pardal, Pinilla, El Quejigal, Torre-Pedro kaj La Vegallera.

Ekonomio redakti

 
Mezepoka akvedukto super la rojo Morote.

La ĉefaj kultivoj en agrikulturo estis de olivarboj (30% de la plugteroj) kaj migdalarboj (45,2% de la plugteroj, ĉefe el la mezo de la 20a jarcento), kvankam estas ankaŭ kelkaj kultivoj de cerealoj kaj vitejoj. Tradicie estis kultivo kaj posta industria profito de esparto. En brutobredado ĉefa agado estas de ŝafoj kun 77,62 % de la totalo de brutoj, sekvita de kaproj, kun 10,69 % de brutoj.

Ankaŭ forstado ludas gravan rolon por la produktado de ligno, ĉar 78 % de la areo de la municipo estas okupata de paŝtejoj kun arbaro kaj forstejoj. Tiu ligno ne estas tre bonkvalita, kaj tiuj de pinoj estas en la zono de La Celada kaj Las Peraltas, kaj estas uzata fundamente por produktado de skatoloj, fostoj, ligno, karbo, kaj rezino. Pro tio estas kelkaj ĉarpentejoj kaj segejoj en la municipo.[2]

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Inforiesgos.es (14a de februaro 2007). Gobierno de España, ed. «INFORMACIÓN BÁSICA SOBRE INCENDIOS FORESTALES». Arkivita el la originalo la 29an de septembro 2010. Konsultita la 16an de marto 2020.
  2. Diputación Provincial de Albacete. dipualba.es, ed. «Análisis de las actividades productivas de la zona». Arkivita el la originalo en la 21a de novembro 2011. Konsultita la 16an de marto 2020.