Monaĥejo Eschenbach

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La Monaĥejo Eschenbach estas virina monaĥejo en Eschenbach en Kantono Lucerno en Svislando de la romkatolika ordeno de la cistercianoj fondita en la jaro 1285 de Walther la 3-a, barono de Eschenbach.

Monaĥejo Eschenbach

Preĝejo de la Monaĥejo Eschenbach

arkitektura strukturo • monaĥejo • konstruaĵaro • religia komunumo
Bazaj informoj
Loko Eschenbach LU
Religia aliĝo Romkatolikismo
Rito Cistercia
Ŝtato Svislando Svislando
Provinco Kantono Lucerno
Jaro de konsekro 1910
Religia statuso monaĥejo
Funkcia statuso preĝejo, virina monaĥejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 1285
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 1
vdr

Historio redakti

La monaĥejo estis fondita kiel fondaĵo de la Walther la 3-a de Eschenbach en la jaro 1285 sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Inwil. La kapelo Sankta Katarina en Niedereschenbach en Inwil ankoraŭ memorigas pri la tiama sidejo de la monaĥejo. La tiama monaĥejo estis virina monaĥejo de la aŭgustenanoj. En la jaro 1309 la monaĥinoj translokiĝis al Obereschenbach, la hodiaŭa sidejo de la monaĥejo. En la jaro 1588 la monaĥinoj aliĝis al la ordeno de la cistercianoj kaj ek de tiam vivis laŭ la reguloj de Sankta Benedikto sub la slogano "preĝu kaj laboru". En la jaro 1612 estis konstruita la gastodomo. En la jaro 1625 estis metita la fundamenta ŝtono por nova monaĥeja preĝejo, 24 monahaj ĉeloj, arkadokorto kaj kapituldomo. En la jaro 1683 la gastodomo estis renovigita kaj grandigita kaj estis konstruita la fama sunhorloĝo. En la jaro 1910 estis konstruita kaj konsekrita la aktuala novbaroka monaĥeja preĝejo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti