Inwil LU
- La mallongigo LU en Inwil LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Inwil. |
Inwil estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2140 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Inwil | |
---|---|
Blazono de Inwil | |
Vilaĝocentro de Inwil kun preĝejo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Hochdorf |
Koordinatoj | 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2140 |
Areo | 10,32 km² |
Alteco | 423 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6034 |
Komunumkodo | 1033 |
Mapo de Inwil | |
Geografio
redaktiLa Inwil etendiĝas de la suda fino de la montoĉeno Lindenberg, la tiel nomita Inwilerberg [monto de Inwil] ĝis la norda bordo de la rivero Reuss.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo limas en nordo al Ballwil, Sins kaj Dietwil (la lastaj du situas en Kantono Argovio), en oriento al Honau kaj Gisikon, en sudo al Root kaj Buchrain, kaj en okcidento al Eschenbach.
Trafiko
redaktiInwil estas konektita al la publika trafikreto per la loka buslinio 22 de Lucerno.
La komunumo disponas pri komuna alveturejo kun Gisikon al la nacia svisa aŭtovojo A14 en distanco de 4 km de la vilaĝo centro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Inwil datiĝas el la jaro 1145 kiel Ingenwilare.
Sur la teritorio de la komunumo situas la restaĵoj de kastelo de la Senjoroj de Iberg. Inwil apartenis kune kun la preĝejo kaj kelkaj liberaj bienoj supozeble al la jurisdikcio de la Baronoj de Eschenbach. Apud Fahr, malnova pasejo trans la rivero Reuss troviĝas la restaĵoj de setlejo, kiu estis loĝita dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj la ruinoj de la urbeto Eschenbach, kiu estis detruita en la jaro 1309. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Alt-Eschenbach (Malnoveschenbach).
Post la reĝmurdo en la jaro 1308 la Habsburgoj konfiskis la posedaĵon de la Senjoroj de Eschenbach, kaj Inwil fariĝis servuto de la Senjoroj de Aarburg kaj poste de Lütishofen, kiuj transdonis la rajtojn en la jaro 1479 al la Abatejo Beromünster, kiu siavice en la jaro 1480 integriĝis al Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj ek de tiam al la unue helveta kaj ek de 1803 lucerna distrikto Hochdorf.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Inwil
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Inwil
- Inwil en la Historia Leksikono de Svislando
- Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Inwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo Inwil
-
Interno de la preĝejo
-
Vilaĝeniro
-
Trafikcirklo en la vilaĝocentro