La Monaĥejo Kobajr (armene Քոբայր) estas armena monaĥejo de la 12-a jarcento, kiu troviĝas en la marzo Lori, Armenio. Ĝia konstruado komenciĝis en 1171, sub regado de la bagratida branĉo kiu regis en Lori. Poste, la monaĥejo transiris al la zakaridoj kaj konvertita en kalcedona centro; la princo Ŝahenŝah Zakariano estas entombigita ĉi tie. En 1279, konstruiĝis turo en la centro de la komplekso kaj gastigis la tombojn de Mĥargrjel Zakariano kaj lia edzino Vaneni.

Monaĥejo Kobajr
monaĥejo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj41° 0′ 18″ N, 44° 38′ 6″ O (mapo)41.00506111111144.635086111111Koordinatoj: 41° 0′ 18″ N, 44° 38′ 6″ O (mapo)

Monaĥejo Kobajr (Armenio)
Monaĥejo Kobajr (Armenio)
DEC
Monaĥejo Kobajr
Monaĥejo Kobajr
Map
Monaĥejo Kobajr
Vikimedia Komunejo:  Kobayr [+]
vdr
Monaĥejo Kobajr

La restaĵoj de la ĉefa preĝejo konservas freskojn pri Jesuo, la Apostoloj, la Patroj de la Eklezio kaj aliaj sanktuloj. La plimulto de la nunaj skribaĵoj de la komplekso estas skribataj en la kartvela lingvo.

Kobajr estis en la kampanjo pri restaŭrado financata de la armena ŝtato kaj la helpo de Italio.