Monaĥinejo Teistungenburg

51.48094210.264428

Monaĥinejo de Teistungenburg estas iama klostro de cistercianinoj apud Teistungen en Germanujo.

iama monaĥineja komplekso
restaĵoj de la muraro

Historio

redakti

Ĝi fondiiĝis en 1260 por dek monaĥinoj fare de anoj de la klostro de Beuren. En la finiĝinta 13-a jarcento ĝi gajnis memstarecon havante rajtojn kaj havaĵojn en 40 vilaĝoj kaj posedante kvar agrikulturaj bienoj en la jaro 1510-a. Krom la klostraj ejoj en la pli mallarĝa senco la tuto konsistas el aliaj eroj: prepostejo, kamerego, grenejo, bierfarejo, du garbejoj, bovinejo, tri porko-staloj, ŝafistejo kaj du pordegaj domoj. En 1525 ĉio estis detruita fare de ribelantaj kamparanoj. Post marodoj en 1643 ĝi komplete malriĉiĝis.

Rekonstruo ekis en 1720 kaj konsekro de la preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo okazis en 1724. En marto 1809 la tuta komplekso estis vendita en kadro de rekompencdonoj kaj en la 16.10.1809 la lastaj du monaĥinoj forlasis la lokon laŭ ordono de la aŭtoritatoj de la Reĝlando Vestfalio. La plejparto de la klostraj ejoj estis demolitaj fare de barbaraj komunistoj en la 1975-a jaro pro la najbareco al la landlimo inter GDR kaj la libera parto de Germanujo. Konserviĝis nur parto de la klostra muro el blanka grejso kaj bova stalo. La elklostraj dokumentoj troviĝas nun en la landa arkivo de Saksio-Anhalto.

Post Turniĝo oni malfermis sur la 28 hektarojn granda grundo familian kaj libertemppasigadan parko: en 1996, borderite de restaŭritaj muroj, venis aperta aventurnaĝejo, hotelo, kultursalonego kaj kralo por cervoj. Ĝis tiam la posedantoj ofte alternis.

Abatinoj (elekto)

redakti

La jenaj abatinoj estas konataj:[1]

  • 1547–1554 Anna Hentze
  • 1556–1560 Gertrud Schreibers
  • 1560–1583 Margarethe Neŭroth
  • 1583–1623 Marina Ziegler
  • 1522–1526 Christina von Bellowitz
  • 1627–1630 Sabina von Fischborn
  • 1630–1663 Cordula Seliger
  • 1664–1686 Klara Zwingmann
  • 1686–1714 Sabrina von Horn
  • 1716–1745 Maria Magdalena Döring
  • 1745–1762 Eugenia Fritz
  • 1762–1786 Maria Pauline Diedrich
  • 1787–1804 Aloisia Fritz
  • 1804–1809 Bernada Reinhold

Puto kaj aktuala utiligo

redakti
 
la puto sur la nuna foirejo de Teistungenburg

Pro nenormala sekeco en 1661 la puto en la ĝardeno de la monaĥinejo ne plu sufiĉe da akvo provizis kaj pro tio proksime al la kirko ministoj el Harco kreis novan puton. Ĉar en la kuro de la tempo jam ne plu estinte en uzo, ĝi malaperis ĝis 1994. Tiam oni ĝis profundeco de 5,70 metroj refaris puton.[2]

De aprilo 1996 posedantas la (sport-)hotelon kaj kongresejon la ĉeno Victor's Residenz-Hotels s.r.l. sub la nomo Victor's Residenz-Hotel Teistungenburg. Tuj apud la hotelo troviĝas la Landlimmuzeo Eichsfeld kaj muzea plukerigejo.

 
la turo de la iama klostromuelejo taŭgiĝis en 1973 por landlimprotektado

Literaturo

redakti
  • Helmut Godehardt: Aus der Geschichte des ehemaligen Zisterzienserinnenklosters Teistungenburg im Eichsfeld. Verlag Mecke, Duderstadt 1999
  • "Machen Sie es sich schön. Wellness-Hotels. Abtauchen, ausruhen, genießen", ĉe: GEO Saison, novembro 2002, p. 32

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. St. Benno-Verlag Leipzig und Verlag F.W. Cordier Heiligenstadt 1968
  2. Manfred Conraths: "Der Marktbrunnen von Teistungenburg." Ĉe: Eichsfelder Heimatzeitschrift, volumo 41, 9/1997, p. 315–317