Monakao

japana dolĉaĵo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Monako aŭ monaka lingvo.

Monakao[1] (japane: 最中, monaka) estas japana dolĉaĵo, farita el moĉi-vafloj kaj enhavanta paston de azuki-faboj. La vafloj foje havas formon de ĉerizfloroj, krizantemoj, ktp.

Monaka

Nuntempe oni vendas ankaŭ monaka-n enhavantan glaciaĵon.

Referencoj redakti

  1. Japana Esperanto-Instituto (1982) "Vortaro Japana-Esperanta"