"Monday's Child" (lunda infano) estas unu el multaj britaj sorĉaj kantoj, popularaj kiel infanaj poemoj. Ĝi supozeble rakontas la karakteron aŭ estontecon de infano bazita sur la tago de naskiĝo kaj por helpi junajn infanojn memori la sep tagojn de la semajno. Same kiel ĉe ĉiuj infanaj poemoj, estas multaj versioj. Ĝi estas listigita de Roud Folk Song sub numero 19526.

La plej komuna moderna versio estas

Monday's child is fair of face
Tuesday's child is full of grace
Wednesday's child is full of woe
Thursday's child has far to go,
Friday's child is loving and giving,
Saturday's child works hard for a living,
And the child that is born on the Sabbath day
Is bonny and blithe, and good and gay.[1]

Proze tradukita estas:

  1. Lundan infanon aspektas bela
  2. La infano de mardo plenas de graco
  3. Merkreda infano estas plena de mizero
  4. Ĵaŭda infano iras malproksime,
  5. Vendreda infano estas ama kaj donema
  6. La infano de sabato laboras forte por vivteni,
  7. Kaj la infano, kiu naskiĝis en ŝabato
  8. Estas aminda kaj blonda, bona kaj ĝoja.

Deveno redakti

Ĉi tiu poemo unue estis registrita en Traditions of Devonshire [Tradicioj de Devonshire] de A. Bray.[2] en 1838.

Estis konsiderinda variado kaj debato pri la ĝustaj atributoj de ĉiu tago kaj eĉ dum la tagoj. Ekzemple, versio publikita en Harper's Weekly en 1887 diras ke Vendreda infano estas plena de mizero, anstataŭ la merkreda.

Referencoj redakti