La monodonedojfundocetoj (Monodontidae) estas biologia familio de ĉ. ĝis 6 m longaj dentocetacoj en la nordaj (ĉefe en arkta) maroj, kie ili vivas grupe. La kapo estas obtuze ronda kun volbita frunto, relative malgrandaj kaj rondaj brustaj naĝiloj kaj sen vosta naĝilo. Ilia kola vertebraro estas libera (ne kunkreskita).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monodonedoj
Beluĥo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Familio: Monodonedoj Monodontidae
Gray, 1821
Genroj

Beluĥo Delphinapterus
Narvalo Monodon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fundocetedoj nutras sin ĉefe sur la margrundo, tiel ilia (germendevena nomo) nomo.

La du nuraj specioj de la fundocetoj estas la narvalo (Monodon monoceros) kaj beluĥo (Delphinapterus leucas). Pro la granda simileco al la beluĥo, oni kelkfoje allistigas la iravadi-delfenon, sed ĝi apartenas al la veraj delfenedoj.

La masklo de narvalo havas solan, longan, torditan maldekstran supran kaninon (pro tio la latina nomo Monodentidae~unudentedoj). La femaloj estas tute sen dentoj. La dentoformulo de balugo estas 9/9, la plenkreskaj bestoj estas tute blankaj. Iliaj vangomuskoloj estas bone evoluintaj, ilia mimado estas tre varia.