Lago Monoun estas lago en Okcidenta Provinco en Kameruno, kiu situas en vulkana kampo Oku je 5° 34′ 45″ N, 10° 35′ 4″ O (mapo)5.579166666666710.584444444444. Je la 15-a de aŭgusto, 1984, la lago eksplodis per subita eligo de gaso el lago, kiu rezultis en liberigo de granda kvanto da karbona dioksido, kiu mortigis 37 homojn. Komence, la kaŭzo de la mortoj estis mistera, kaj kaŭzoj similaj al terorismo estis suspektitaj. Pluaj esploroj kaj simila evento du jarojn poste je Nyos gvidis al la nune akceptita ekspliko.

Monoun
Satelita bildo de Landsat 7
Satelita bildo de Landsat 7
plurtavola lago • kratera lago
Speco de la lago Plurtavola lago
Datenoj
Koordinatoj 5° 34′ 45″ N, 10° 35′ 4″ O (mapo)5.579166666666710.584444444444Koordinatoj: 5° 34′ 45″ N, 10° 35′ 4″ O (mapo)
Monoun (Kameruno)
Monoun (Kameruno)
DEC
Monoun
Monoun
Map
Monoun
Maksimuma profundo 97 m[1]
vdr

La katastrofo redakti

Kelkaj homoj raportis, ke ili aŭdis bruegon en 15-a de aŭgusto 1984 ĉirkaŭ 22:30. Gasa nubo raportite eliĝis de kratero en la orienta parto de la lago. La rezultantaj mortoj de loĝantoj en malalte situanta areo okazis ŝajne inter 03:00 kaj krepusko. La viktimoj, oni diris, havis haŭtajn brulvundojn, kiuj poste estis klarigitaj kiel "haŭta damaĝo". Travivintoj raportis, ke la blankeca, fumeca nubo odoris amare kaj acide. Vegetaĵaro estis platigita ĉirkaŭ la orienta parto de la lago, verŝajne per akva ondo.

Referencoj redakti

  1. Preliminary report on the june 2012 field expedition to lakes Nyos and Monoun, Cameroon (angle) (pdf). Japanese-Cameroonian SATREPS Project on Safety, Rehabilitation, and Development of the Lakes Nyos and Monoun areas in Northwest Cameroon. (2012-06-19). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-28 (dewp).