Monserrate Ferrer

puertorika komponistino kaj pianisto

Monserrate FERRER OTERO, pli konata kiel Monsita FERRER (la 7-an de januaro 1885 - la 18-an de decembro 1966) estis puertorika komponistino kaj pianisto.

Monserrate Ferrer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1885 (1885-01-07)
Morto 18-an de decembro 1966 (1966-12-18) (81-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi estis naskita en la ĉefurbo San-Juano. En la gepatra hejmo ĉeestis atmosfero de eskvizita arto kaj kulturo, muziko kaj pentraĵo. Ŝia patro, kuracisto, verkisto kaj eminenta oratoro, estis lerta klarnetisto.

Ŝia patrino, dotita per la kultura riĉaĵo de sia tempo, havis solidan scion pri muziko kaj piano. En tiu ĉi riĉa etoso la sentemo de Monserrate estis en ĉiama procezo de riĉiĝo, kio permesis al ŝi tre juna elekti la muzikan komponadon por esprimi sin.

Ŝi komencis ludi pianon en frua aĝo, eble kun sia patrino, kaj poste ĉe Rosa Sicardó, ĝis tiu ĉi honeste sugestis, ke Monsita transiru al tiuj kiuj povu plivastigi ŝiajn horizontojn. Ŝi elektis Ana Otero (V. en M. 206) por studi muzikteorion, kion ŝi faris ĝis la forpaso de la instruistino. Sed Monsita firme celis sin dediĉi al komponado, do ŝi kontaktis instruistojn pri la sciencaj fakoj por tiu ĉi tasko: ŝi daŭre kompletigis siajn instruojn en harmonion, komponadon, kontrapunkton, fugon ĉe la tiamaj plej gravaj instruistoj kaj muzikistoj, tiel en Puerto Riko kiel en Nov-Jorko.

Ŝia abunda produktado konsistas plejparte el piano kaj ĉambra muziko; ĝi inkludas nokturnojn, valsojn, mazurkojn, polonezojn, marŝojn, temojn kun varioj (variacio), kvartetojn, hispanan Kapriĉon, lernejajn kantojn kaj artkantojn [1][2].

Ŝi pledis por la bezono normigi la muzikan notación; inter la komponaĵoj de Monsita Ferrer estas multaj dancoj, formo kiun ŝi intencis levi ekster la balaj salonoj. Ŝi avertis ion, "kion Juan Morel Campos nur intuis", ke la verkado de la danco devas esti farita tiel, ke ĝi estu bone legata de la prezentistoj, "grafike forigante la kaprican elastan 'trioleton'."

Konvinkita de la eblecoj de la Danco por brili muzike, sendepende de la balo mem, Monsita Ferrer produktis unu el la plej sukcesaj popoldancoj de la 20-a jarcento: "Sonĝo de Gloro" (Ensueño de Gloria) (1913), kiu estis premiita en muzika kaj literatura foiro de la Societo de Verkistoj kaj Artistoj.

Aliaj el ŝiaj belaj dancoj estas titolitaj "Digresio" (Divagación), kiu ricevis la unuan premion kiel la plej bona komponaĵo de populara stilo; "Memoroj de la Pasinteco" (Recuerdos del Pasado) estis publikigita en la formo de libera folio fare de la Instituto de Puertorika Kulturo (1963); la malrapida valso, "Sub la Krepuska Oro" (Bajo el Oro del Crepúsculo) estis dediĉita al ŝiaj kunvojaĝantoj sur la luksa ocean-ŝipo Victoria Luisa.

Okaze de la omaĝo ofertita al ŝi fare de la Diplomiĝintaj Virinoj de la Universitato de Puerto-Riko (1955), kvar el ŝiaj kanzonoj estis publikigitaj: "Kaptita amo" (Amor Cautivo), "Kamparana kanzono" (Canción Campesina), "Filino de la Karibio" (Hija del Caribe) kaj "Mildeco" (Dulzura), inspirita de poemo de Gabriela Mistral.

Arĉa kvarteto kaj la plej multaj el ŝiaj aliaj verkoj por voĉo kaj piano restis neeldonitaj longe post la morto de Monserrate Ferrer [3].

Kvankam nur kelkaj el ŝiaj verkoj daŭre estas prezentitaj hodiaŭ, Monsita Ferrer ĝuis grandan sukceson dum sia vivo: ekde frue en sia kariero ŝi ricevis plurajn premiojn kaj rekonojn pro sia laboro; ŝi estis inter la muzikistoj selektitaj de la puertorika registaro kiel konsilisto por la kreado de la Nacia Muzik-konservatorio (1956);  ŝi estis unu el la unuaj virinoj kiuj profesie laboris kiel komponisto en Puerto-Riko.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 224 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj

redakti
  1. Monsita Ferrer. Alirita Mar 30, 2019.
  2. (28 January 2016) Latin American Classical Composers: A Biographical Dictionary. Rowman & Littlefield Publishers, p. 208–. ISBN 978-0-8108-8871-5.
  3. (January 2013) The Grove Dictionary of American Music. OUP USA. ISBN 978-0-19-531428-1.