Monteto Jerimoth (Rod-Insulo)

Monteto Jerimot (aŭ Jerimoth; angle, Jerimoth Hill) estas la plej alta natura loko en la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia pinto altas 247,2 m super marnivelo. La monteto situas en Providenca Kantono en la taŭno Foster, proksime de la Konektikuta ŝtatlimo.

Ĉe la pinto de Monto Jerimot

De jardekoj Universitato Brown uzas la monteton kiel astronomian observejon. La pinton nun posedas la ŝtato, kaj ĝi estas vizitebla ĉiutage inter la 8-a kaj 16-a horoj.

La nomo de la monteto verŝajne havas biblian originon. "Jerimot" (angle Jerimoth; hebree "יְרֵימוֹת") estas la nomo de pluraj homoj en la libroj de Kronikoj, interalie (2 Kro. 11.18) iu filo de reĝo David.