Kresto (monto)

(Alidirektita el Montkresto)

En geomorfologio kaj en ĉiutaga lingvo, kresto estas la kontinua vico de altaj punktoj de monto aŭ montaro.

En monto, ofte padoj laŭiras la linion de la kresto

Kresto estas ofte akvodislimo inter du akvokolektaj areoj, natura landlimo aŭ klimata limo.

Tiel, la kresto de Uralo estas la norda parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio.

Vidu ankaŭ redakti