Monto San Valentín

Monto San Valentín, hispane Monte San Valentín, konata ankaŭ kiel Monte San Clemente, estas la plej alta monto en ĉilia Patagonio, nome en montaro Andoj, kaj la plej alta monto sude de 37°S senkalkulinte Antarkton. Ĝi staras ĉe la norda pinto de la Nordpatagonia Glaciejo.

Monto San Valentín
monto
supermara alteco

4 058 m

Geografia situo 46° 36′ S, 73° 21′ U (mapo)-46.595-73.345833333333Koordinatoj: 46° 36′ S, 73° 21′ U (mapo) f4
Monto San Valentín (Ĉilio)
Monto San Valentín (Ĉilio)
DEC
Monto San Valentín
Monto San Valentín
Situo de Monto San Valentín
Map
Monto San Valentín
vdr

La Monto San Valentín povas esti grimpita el Lago Leones, sudoriente, aŭ el Laguna San Rafael, okcidente. La ascendo estas longa kaj estas partikulare suferanta malbonan veteron. La akcidenta kaj morta indico estas tre alta.

Estis iome da konfuzo pri la precizeco de ties alto. Ĝi estis dekomence ĉirkaŭkalkulita je 3 876 m fare de Otto Nordenskjöld en 1921 sed poste oni kalkulis je 4 058 m. Tiu lasta estis plej ofte citita alto kaj estas citata ankaŭ tie ĉi. Franca grupo kiu grimpis San Valentín en 1993 inkludis du kalkulistojn, kiuj kalkulis alton de 4,080±20 m uzante GPS.[1] En 2001 Ĉilia grupo mezuris 4,070±40 m, ankaŭ uzante GPS.[2] Ankaŭ informoj per SRTM kaj per ASTER GDEM subtenas alton de pli ol 4,000 metroj. Tamen, ĉilia mapado per IGM donas nur 3,910 metrojn. Mapoj de ChIGM estas kutime akurataj kaj fidindaj, sed la pinto estas uniforme blanka (neĝa), kio estis kreinta problemoj al la kartografiistoj.

Notoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti