Monto Suribaĉi (japane 摺鉢山, Suribaĉijama) estas 169 m alta monto en sudokcidento de la insulo Iwo Jima (nune oficiale Iō-tō) en nordokcidento de Pacifika Oceano, sub la administracio de la Ogasavara Subprefekturo, Tokio, Japanio.

Monto Suribaĉi
montovulkano
supermara alteco

169 m

Geografia situo 24° 45′ N, 141° 17′ O (mapo)24.749030555556141.28778333333Koordinatoj: 24° 45′ N, 141° 17′ O (mapo) f4
Monto Suribaĉi (Japanio)
Monto Suribaĉi (Japanio)
DEC
Monto Suribaĉi
Monto Suribaĉi
Situo de Monto Suribaĉi
Map
Monto Suribaĉi
vdr
Monto Suribaĉo, en la suda pinto, en la insulo Iwo Jima

La nomo de la monto derivas el ĝia formo, kiu similas al suribaĉi aŭ "pistujo." Ĝi estas konata ankaŭ kiel "Monto Pipo" (JPN: パイプ山, paipu-jama), ĉar sulfurgaso kaj akvovaporo kiu eliras el la montopinto, same kiel en la cetero de la insulo, havigas aspekton de fumanta pipo vidita el la maro.

La fama foto de Joe Rosenthal nome Hisante la flagon en Iwo Jima estis farita en la montopinto.