Monto Vindio (en la latina: Mons Vindius, de kelta Vindos, t. e. blanka) estas laŭ romiaj verkoj nomo de monto en la Kantabra Montaro (norda Iberio). Ties ekzakta loko ankoraŭ estas nekonata.

Mons Vindius, laŭ Tabula Peutingeriana.

Loko redakti

Ekzistas diversaj teorioj pri ties loko. Dum la Kantabraj militoj, en la jaro -26, romianoj venkis kontraŭ kantabroj en batalo en la urbo Bergida, kiu estas laŭ kelkaj fakuloj nuna Valberga (municipo Burón en provinco Leono)[1], tio estas proksime de la masivo Mampodre kaj Riaño (provinco Leono). Aliaj fakuloj opinias, ke la monto estas en El Bierzo (provinco Leono). La fakuloj pri Kantabrio konsideras ĝin rilata al la urbo Vellica, citita de Ptolemeo.[2] Alia teorio estas, ke ĝi situas en la montaro Picos de Europa, pro tio, ke la vorto Vindio signifas blanka kaj tio indikus la neĝajn pintojn de la montoj. Oni ankaŭ pensas, ke ĝi estas nomo de la tuta Kantabra Montaro kaj ne nur de unu monto.

Laŭ Floruso[3], tiu loko estis tiel malfacile alirebla, ke tie eĉ kantabroj fiere sentis sin sekuraj for de la romiaj legioj. Laŭ Paŭlo Orosio[4] tio estis nur iluzio, ĉar enirante la valojn de la riveroj Cares, Duje kaj Dobra, la romia armeo atakis la kantabrojn. Krome, Romio sendis ankoraŭ pliajn trupojn per ŝipo ĝis hodiaŭa Llanes (en Asturio), kiu avancis monten tra la montoĉeno de Cuera ĝis la nuna municipo Onís.

Referencoj redakti

  1. Martino E., 1982
  2. Ptolemeo, II, 6, 20
  3. Floruso, II, 33, 49
  4. Orosio, VI, 21, 5

Vidu ankaŭ redakti