Tabulo de Peutinger

(Alidirektita el Tabula Peutingeriana)

Tabulo de PeutingerMapo de Peutinger (latine Tabula PeutingerianaPeutingeriana Tabula Itineraria) estas pergamena kopio de antikva romia mapo, kiun kreis monaĥo el Colmar (Alzaco) en la 13-a jarcento. Oni prezentis en ĝi romiajn vojojn kaj ĉefajn urbojn de la Imperio. Oni nomis la mapon laŭ nomo de unu el posedantoj – Konrad Peutinger, germana humanisto kaj amatoro de antikvaĵoj, kiu vivis en la 15-16 jarcentoj.

Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri la Mapo de Peutinger.
La Tabulo de Peutinger. La 7-a fragmento.

En 2007 la Tabulo de Peutinger eniris la liston «Memoro de la Mondo» de Unesko.

Historio redakti

La originala mapo estis kreita inter la 1-a jarcento a.K. kaj la 5-a jarcento. Supoze, la Tabulo de Peutinger originas de la mapo de Agripo, kiun oni kreis por lia bopatro Aŭgusto Cezaro. La mapo prezentas la reton nomata Cursus publicus de la Romia Imperio fondita de Aŭgusto por transdoni leterojn de regantoj, transporti registarajn oficialulojn kaj transdoni impostajn kvitancojn de unu romia provinco al alia. Ĝi priskribas la spacon inter Iberio kaj Anglio okcidente al Barato oriente.

La mapo priskribas latine, la staciojn kaj vojojn en la lando kaj la distancon en mejlo inter lokoj. La mapo klare montras la romia vojojn sed la areoj ne estas laŭskale, kiel nuntempaj skemaj mapoj por metrooj. Sur la mapo notindas pli ol 550 lokoj. La mapo distingas inter la urboj: urbetoj estis markitaj per doma desegnaĵo. Pli gravaj urboj estis ĉirkaŭitaj de muro. En la urboj la loko de la banejoj estas markita - grava loko por piedirantaj vojaĝantoj, kaj ripozejoj kaj akvofontoj estas klare markitaj.

Poste oni aldonis en la mapon ŝanĝojn kaj ĝustigojn dum kelkaj jarcentoj. Verŝajne, oni korektis ĝin en la 4-a jarcento, ĉar en ĝi ĉeestas Konstantinopolo, kiun nomis tiel Konstantino la Granda la 11-an de majo 330. Aliflanke, en ĝi estas bildoj de urboj en teritorio de moderna Germanio, kiuj estis detruitaj aŭ forlasitaj post la 5-a jarcento. Ĉi tio atestas, ke oni ĉesis ŝanĝi la mapon en la 5-a jarcento.

La konservita manuskripto estas datata je la 13-a jarcento. Ĝin kreis nekonata monaĥo el Colmar, kiu kopiis la antikvan originalon apud 1265.

En 1494 Conrad Celtis trovis la mapon en biblioteko de Worms. Post lia morto en 1508 la mapo pasis laŭ testamento al lia amiko Konrad Peutinger (1465-1547).

En 1591 la eldonejo de Jean Moret (Jan Moretus) publikigis parte la mapon sub nomo «Fragmenta tabulæ antiquæ». Post kelkaj jaroj, en decembro 1598, la sama eldonejo publikigis en Antverpeno plenan varianton de la mapo. Ĉi tio estis kopio, farita de Abraham Ortelius sub patronado de Markus Welser – urbestro de Augsburg, mecenato kaj parenco de Peutinger. Ĝia eldonkvanto prezentis 250 ekzemplerojn.

La familio Peutinger posedis la mapon ĝis 1714. Poste ĝi pasis iun tempon el manoj al manoj, kaj finfine oni vendis ĝin al Eŭgeno de Savojo por 100 dukatoj. Post lia morto en 1736 la mapon aĉetis la Imperia palaca biblioteko de Habsburgoj (Hofbibliothek), kiu posedas ĝin ĝis nune.

Nun la Tabulo de Peutinger estas konservata en la Aŭstra nacia biblioteko en Hofburg (Vieno) kaj malofte demonstrata al publiko.

Nova kopio estis kreita en 1887 de Konrad Miller, kiu provis rekrei la perditan parton, kiu inkluzivis Hispanion, Anglion kaj Magrebon, kaj estis publikigita en 1911.

Priskribo redakti

La Tabulo de Peutinger konsistas el 11 pergamenaj folioj. Entute ĝia longo estas 6.75 m kaj ĝia larĝo estas 0.34 m. En ĝi ĉeestas romiaj vojoj, kies tuta longo estis apud 200 000 km, urboj, maroj, riveroj, arbaroj kaj montoj. La mapo prezentas la tutan Romian Imperion, Proksiman Orienton, Baraton, samkiel Gangon, Srilankon (latine Insula Trapobane) kaj eĉ Ĉinion.

En la 1-a folio situas orienta parto de Britaj Insuloj (geografie – sud-oriento de la insulo Britio, inkluzive la modernaj kantonoj Esekso, Kento kaj Orienta Susekso), Nederlando, Belgio, parto de Francio kaj okcidenta parto de Maroko. Foresto de Ibera duoninsulo permesas supozi, ke ekzistis 12-a folio (ne konservita ĝis nun), kie situis Hispanio, Portugalio kaj okcidenta parto de Britaj Insuloj. Sube estas la tuta mapo. La monokromata fragmento estas provo de rekonstruo de la perdita 12-a folio, kiun faris Konrad Miller en 1887.

Rekonstruo de la Tabulo de Peutinger, farita de Konrad Miller en 1887

En la mapo ĉeestas 555 urboj kaj apud 3500 vidindaĵoj (ekzemple lumturoj, sanktaj lokoj). Oni notis urbojn kiel du dometoj; plej gravaj urboj (ekzemple Romo, Konstantinopolo, Antioĥio) estis notitaj per specialaj piktogramoj, kiuj aspektis kiel medalionoj.

La distancoj kaj pejzaĝoj estas prezentitaj alie, ol en modernaj mapoj. La Tabulo de Peutinger estas pli skemo, ol mapo, ĉar oni ne observis tiam regulojn de perspektivo kaj de skalo. Tamen, la kreinto de la mapo ne havis tiun celon – oni uzis la mapon, ke eksciu, kiel oni povas atingi iun loĝlokon plej facile, kiu distanco estas inter du loĝlokoj, ktp.

La mapo enhavas ankaŭ erarojn, faritajn de la kopiisto. Ekzemple, la urbo Grenoblo estas nomita kiel Culabone, kvankam en antikva tempo oni nomis ĝin Cularone (Cularo). Fojfoje, kiam la kopiisto notis distancojn inter poŝtaj stacioj, li anstataŭigis hazarde la romian ciferon V per II, kaj male.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti