Monumento imperiestra en Sibio

La Monumento por imperiestro Francisko la 1-a en Sibio estis iam en plumbo gisita busto sur marmora soklo kun enskribo kaj starigitis en la jaro 1828. Dum la Rumana Revolucio de 1989 ĝi ege damaĝitis kaj anstataŭigitis en 2006 per reproduktaĵo el ŝtono.

Monumento imperiestra en Sibio
monumentoskulptaĵo [+]

LandoRumanio
SituoSibio
- koordinatoj45° 47′ 36″ N, 24° 9′ 7″ O (mapo)45.79325524.151911Koordinatoj: 45° 47′ 36″ N, 24° 9′ 7″ O (mapo)

Monumento imperiestra en Sibio (Rumanio)
Monumento imperiestra en Sibio (Rumanio)
DEC
Monumento imperiestra en Sibio
Monumento imperiestra en Sibio

Map
Monumento imperiestra en Sibio
Vikimedia Komunejo:  Bustul lui Francisc I din Sibiu [+]
vdr
Monumento por imperiestro Francisko la 1-a en Sibio

Situo redakti

Sibio iam estis ĉirkaŭita de tri ringoj kontraŭ eblaj konkeroj fare de la otomanaj trupoj. La busto troviĝas en niĉo de la ankoraŭ konserviĝinta interna remparringo de la urbo, kiu iam kondukis disde la la Cisnădie-bastiono ĝis la t.n. Dika turo. Ĝi troviĝas en la mezo de la promenvojo de sur Coposu-bulvardo.

Historio redakti

 
Kaiser Franz I.

La imperiestro vizitis Sibion kun sia edzino en septembro 1817. Okaze de tio oni estis instalinta la publikan stratan iluminadon. La busto estis la unua siaspece en la urbo kaj la konata sibia pentristo Franz Neuhauser la maljuna, kiu apartenis al la fare de barono Samuel von Brukenthal subtenita cirklo artista, estis komisiita organizi la tuton. La plumban buston mem kreis la viena skulptisto Franz Prokop en la jaro 1828.

Antaŭ la monumento oni metis rondan platformon el ŝtono kun arteza puto, sur kies fronto estis muntita en printempo 1829 memorigtabulo omaĝe al generalo Johann von Vecsey kiu havis la ideon pri monumento. La puto estis ĉirkaŭita per gisfera barilo.

Restaŭro iĝis en 1883 kaj la kostojn de ne tute 1000 guldenoj pagis lia imperiestra moŝto Francisko Jozefo mem. La rotundon kun la puto antaŭ la monumento refarigis la komunismarumana registaro en 1981.

Dum la revolucio de 1989 la busto damaĝitis. Pluraj kugloj trafis ĝin tiel ke partoj de la nazo kaj de la krano ekmankis. Oni sekve desokligis la buston kaj metis ĝin en la duan korton de la Muzeo Brukenthal. Kiam ĝi malaperis en 1995 ĉiuj pensis ke ĝi perdiĝus.

Laŭ instigo de la aŭstra Fondaĵo Klagenfurt-Hermannstadt kun subteno de la urba konsilantaro sub la tiama urbestro Klaus Iohannis la restaŭristoj Sorin Fogarascher kaj Mirel Bucur de la Muzeo ASTRA ekfaris novan buston en printempo 2004. Post du monatoj da reserĉoj ili sukcesis trovi - helpe de malnovaj moneroj kaj fotoj - ĝian formon korektan. La reproduktaĵo mulditis en artefaritan sabloŝtonon.

Post kiam oni trovis en 2008 la originalon en la kelo de la urbodomo la prefekto distrikta decidis, sub la gvidado de Ilie Mitea, renovigi ĝin kaj donaci ĝin al la Muzeo Brukenthal. La busto originala povas nuntempe esti admirita ĉe la enirejo de la muzeo.

Priskribo redakti

La busto altiĝis en niĉo laŭ klasika stilo. Antaŭ ĝi estas tri ŝtupoj kun planto-ornamaĵoj sur kapiteloj. Du kolonoj apogas tripartitan trabaron. Ĉirkaŭ la ĉefa trabo estas friso sub kiu oni vidas platon kun la sekvanta latinlingva teksto: Iustitia regnorum fundamentum (=justeco estas la fundamento de regado). La friso apogas triangulan frontonon.

La imperiestro aŭstria estas vestita laŭ romia modo kun laŭrokrono. Iam estis flanke ankoraŭ du egiptaj sfingoj. Sur la soklo estas ruĝa marmortabulo kun jena latinlingva enskribo: Francisco I Augusto a.d. III Septembres MDCCCXXVII Hungarorum xystum deambulatione colustranti sacrum esse iusserunt pietatis monumentum cives Cibinienses MDCCCXVIIII (=Kiel monumenton de lojaleco dediĉita al Francisko la 1-a, la reganto de la Hungaroj, kiu promenis la 30-an de aŭgusto 1827 tra la aleo, fare de la civitanoj sibiaj en la jaro 1829.) La vototabulo marmora havas dekstre kaj live du romiajn liktorajn faskojn. Sube estas la blazono de Sibio.

Sur la platformo antaŭ la monumento estis aranĝita pelvo kun arteza puto (iam per barilo ĉirkaŭita). Kontraŭe al la flanko en la direkto de la bulvardo estas ŝtona bloko klasikisma kun alteco de 2,60 m kaj larĝeco de 1,15 m. En al pli supra, duonronda spaco troviĝas alta reliefo kun la parada armigo aŭstria (flagoj, imperiestra kasko, spado, kanontuboj). Sobe estas ruĝa marmortabulo inter du kolonoj; temas pri generalo Vecsey. Ĝi tekstas tiel: Ioannem a Vecsey supremum excubiarum praefectum a.d. Calendas Februarias MDCCCXXVIII quum esset legionis XXXI tribunus publicum ambulacrum anno MDCCCXVII liberali industria auxisse et instaurasse exiguo monumento praetereuntes monere voluerunt grati Cibinienses MDCCCXVIII. (=La dankemaj sibianoj en la jaro 1828 volantaj informi la preterirantajn per ti ĉi malgranda monumento ke Johann von Vecsey, la lastpasinta ĉefo de la gardotrupoj, ordonis en la 31-a de januaro 1827 kiam li estis la estro de la 31-a legiono, la kun granda engaĝiĝo farotan instalon kaj pligrandigon de tiu ĉi publika promenvojo.)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaiser-Franz-Denkmal (Hermannstadt) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti