Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.


Morán estas aragona vilaĝo situanta en la municipo Murillo de Gállego (Morillo de Galligo en la aragona lingvo), ĝi apartenas al provinco Zaragozo, sed ĝi estas en la komarko Hoya de Huesca de la historia hispana regiono Aragono.

Morán
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 22806
Demografio
Geografio
Alto 500 m [+]
vdr

Loknomo redakti

Ĝia nomo rilatas al romia terposedanto, kies nomo estus "Moranus". La loknomo Morán havas la tipan finaĵon "an" de aparteno. [1]

Geografio redakti

La vilaĝo Morán estas 500 metrojn super la nivelo de la maro, apud la dekstra bordo de la rivero "Gállego". Ĝi situas je distanco de iom pli ol 3 km per vojeto al Santa Eulalia de Gállego (Santolaria de Galligo en la aragona lingvo) kaj je distanco de 112 km de Zaragozo, la ĉefurbo de ĝia provinco kaj de Aragono. [2]

La poŝtkodo de la vilaĝo Morán estas 50850. [3]

Demografio redakti

Jen sekve la demografia evoluo de Morán dum la lastaj kvin jardekoj: [4]

17 (1970) -- 8 (1991) -- 12 (2000) -- 13 (2002) -- 19 (2004)

18 (2006) -- 14 (2008) -- 0 (2010) -- 1 (2012) -- 4 (2014)

0 (2016) -- 9 (2018) -- 7 (2020) -- 7 (2021)

Historio redakti

  • En la jaro 1495 la vilaĝo Morán dependis de "Murillo de Gállego". [5]
  • En la jaro 1845 Morán aliĝis al "Murillo de Gállego" kaj ekde tiam ĝi apartenas al tiu municipo.

Estas menciinde redakti

Morán estas belega vilaĝo, kun tre vidinda medio, ĉirkaŭita de arbaroj en la mezo de la naturo kun spektaklaj pejzaĝoj kaj absoluta trankvilo; tie oni povas fari aventurajn sportojn, piedvojaĝojn kaj ekskursojn, kvankam ĝia plej granda riĉeco kuŝas en ĝia lokanaro, nobla, laboreca kaj amikema. [6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti