Murillo de Gállego

Murillo de Gállego [muRIljo deGAljego] (en aragona Morillo de Galligo, Murillo de Galligo, aŭ Moriello de Galligo) estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Hoya de Huesca (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej nordorienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Concilio kaj Morán.

Murillo de Gállego
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22808
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 0° 45′ U (mapo)42.336323-0.75288979999999Koordinatoj: 42° 20′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 543 m [+]
Areo 54,713178 km² ( 547 1.3 178 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Murillo de Gállego (Provinco Zaragozo)
Murillo de Gállego (Provinco Zaragozo)
DEC
Murillo de Gállego
Murillo de Gállego
Situo de Murillo de Gállego
Murillo de Gállego (Hispanio)
Murillo de Gállego (Hispanio)
DEC
Murillo de Gállego
Murillo de Gállego
Situo de Murillo de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murillo de Gállego [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta parto de la komarko Hoya de Huesca, inter tiuj de Agüero okcidente, Las Peñas de Riglos oriente kaj Santa Eulalia de Gállego sude. La loĝloko mem sur la maldekstra bordo de la rivero Gállego (543 msm) estas komunikata laŭ la ŝoseo A-132 kun Ayerbe oriente kaj la akvorezervejo La Peña norde; oriente estas Riglos. Proksima Santa Eulalia de Gállego estas alirebla nur tra Ayerbe.

 
Preĝejo.

Historio redakti

La plej frua mencio estas de la 19a de marto 1033. [1]

Ĝi atingis maksimuman loĝantaron komence de la 20- jarcento (1 213 loĝantoj en 1910). Poste la rura elmigrado malaltigis la loĝadon ĝis nunaj 197 loĝantoj (2022), kiam okazas nur somera reveno de emerituloj kaj junuloj cele al projektoj de loka disvolvigo.

Concilio en 1845 kuniĝis al Riglos kaj en 1950-1960 venis al la municipo de Murillo de Gállego. Ĝia urba kerno (inklude monaĥejon kaj hospitalon) estis detruita ankaŭ ok jarcentoj pro incendio kaj restis sentuŝe; poste ĝi estis rekonstruita el restaĵoj de la iama loĝloko de mozaraboj.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj. La devennomo de lokaj vinoj "Ribera del Gállego - Cinco Villas" helpis la vinproduktadon.

Vidindaĵoj redakti

Religiaj monumentoj redakti

  • Ermitejo de la Virgen de la Liena
  • Preĝejo de Sankta Savinto
  • Preĝejo de Concilio de la 13-a jarcento

Civilaj vidindaĵoj redakti

  • Urbodomo
  • Restaĵoj de kastelo de la 11-a jarcento
  • Muzeo pri elektro

Kulturo redakti

En la loĝloko (ĉefe ĉe la maljunuloj) pluas la uzado de la aragona lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (Ubieto Arteta, Cartulario de San Juan de la Peña, n.º 60)

Eksteraj ligiloj redakti