Moraleja del Vino [moraLEĥa delBIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Moraleja del Vino estas tradukebla etimologie al Morusabeto de la Vino.

Moraleja del Vino
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 775  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 5° 39′ U (mapo)41.4645748-5.655449Koordinatoj: 41° 28′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 683 m [+]
Areo 19,49 km² (1 949 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moraleja del Vino (Provinco Zamoro)
Moraleja del Vino (Provinco Zamoro)
DEC
Moraleja del Vino
Moraleja del Vino
Situo de Moraleja del Vino
Moraleja del Vino (Hispanio)
Moraleja del Vino (Hispanio)
DEC
Moraleja del Vino
Moraleja del Vino
Situo de Moraleja del Vino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moraleja del Vino [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 740 loĝantojn.

Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed poste rekuperis 500 pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 10 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento.

En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti