Morgan Schneiderlin

franca futbalisto

Morgan Schneiderlin - prononco franclingva laŭ sistemo IFA mɔʁgan ʃnedəʁlɛ̃, origine alemanlingve [MORgan ŜNAJderli:n] - estas franca futbalisto devena el la alemanlingva Alzaco. Li naskiĝis la  8-an de novembro 1989(nun 1989-11-08) en Zellwiller, arondismento Sélestat-Erstein, do nun estas 34-jara.

Morgan Schneiderlin
Persona informo
Naskonomo Morgan Fernand Gérard Schneiderlin
Naskiĝo 8-an de novembro 1989 (1989-11-08) (34-jaraĝa)
en Obernai
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2014 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.