Hazarda morto de anarkiisto

La hazarda morto de anarkiisto (itala titolo: La vita accidentale di un anarchico) estas komedio de Dario Fo, unuafoje prezentita la 5-an de decembro 1970. Ĝi estas dediĉita al la "hazarda morto" (kiel la titolo sarkasme memorigas) de la anarkiisto Giuseppe Pinelli, okazinta en la policejo de Milano, en neklaraj cirkonstancoj la 15-an de decembro 1969 (la pridemandinto "falis" de la fenestro). Por eviti cenzuri la spektaklon, ĝi oficiale rilatas al simila kazo kiu okazis komence de la 20-a jarcento en Usono.

Morte accidentale di un anarchico
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dario Fo
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Ĝenro komedio
vdr
Giuseppe Pinelli

La ago okazas en ĉambro de la centra prokurorejo en Milano kaj havas kiel protagoniston tiun "frenezulon", kiu ofte revenas al la teatro de Fo por malkaŝi malkomfortajn verojn. La frenezulo adoptas diversajn alivestiĝojn (psikiatro, juĝisto, policisto, episkopo) per kiuj la oficiala versio de la faktoj estas rivelita kun ĉiuj ĝiaj kontraŭdiroj, kaj la provo konstrui verŝajnan version aperigas aliajn ridigajn nekongruaĵojn.

Filmversio redakti

En 2022 aperis filmita versio sub la itallingva titolo Pino, vita accidentale di un anarchico. La anarkiisto, viktimo de la tragedio kiu trafis Milanon en 1969 estis ankaŭ esperantisto, nome Giuseppe Pinelli, kiu aktivis precipe en sindikata kaj politika kampo, kiel pacifisma liberecano. La unua dublaĵo de la filmo okazis ĝuste en Esperanto[1].

Vidu ankaŭ redakti

Giuseppe Pinelli, esperantisto

Referencoj redakti

  1. (eo) Giorgio Silfer, Kortuŝa filmo pri anarkiisto kaj esperantisto, Literatura Foiro, p. 32-33, n-ro 321, februaro 2023.