Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Morteau (stacidomo).

Morteau estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2020 en la komunumo vivis 6 851 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj estas la centro de samnoma kantono Morteau.

Morteau
komunumo
Morteau.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bourgogne-Franche-Comté Icône.svg Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Blason département fr Doubs.svg Doubs
Arondismento Pontarlier
Kantono Morteau
INSEE kodo 25411 [+]
Poŝtkodo 25500 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 851  (2020) [+]
Loĝdenso 486 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo)47.0580555555566.6061111111111Koordinatoj: 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo) [+]
Areo 14,11 km² (1 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Morteau
Situo de Morteau

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Morteau [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La urbo situas apud la rivero Doubs. En Morteau la valo de Doubs estas larĝa kaj la rivero fluas trankvile. La nomo Morteau signifias malviva akvo.

 
La rivero Doubs apud Morteau

EkonomioRedakti

 
Kolbaso de Morteau

Tie oni fabrikas kolbasojn[1] kaj horloĝojn [2].

Nun la plej grava firmao estas Fabi Automobile S.A.S [3] kiu fabrikas partojn da aŭtomobilo.

La komunumo enhavas tri lokojn por alpa skiado.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Morteau datiĝas el la jaro 1105. Tiam monaĥoj de la abatejo de Klunizo kultivebligis la valon.

En 1639 dum la tridekjara milito, svedoj detruis la urbon.

En 1678 poste la traktato de Nijmegen la urbo iĝis franca.

VidindaĵojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Nia Damo de Ĉielenpreno (Morteau).

Esperanta vivoRedakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,06 % de voĉoj) en 2004, 4 voĉdonojn (0,23 % de voĉoj) en 2009 kaj 9 voĉdonojn (0,52 % de voĉoj) en 2014.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Kolbasoj de Morteau
  2. Pequignet
  3. Fabi firmao. Arkivita el la originalo je 2012-07-13. Alirita 2012-08-18.

Partneraj urbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti