La Mossos d'Esquadra (hispane Mozos de Escuadra, esperante Skadraj Junuloj) estas la aŭtonoma polico de Katalunio, refondita, kiel polica korpuso, en 1983 de la Parlamento de Katalunio pere de la leĝo 19/1983, de la 14-a de julio.

Mossos d'Esquadra
emblemo
autonomous police
Komenco 21-a de aprilo 1719 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Complex Central Egara
Retejo Oficiala retejo
vdr
.

Laŭlonge de la jaroj, ĉi tiu polica institucio devis alfronti plurajn malfacilaĵojn. Ĝi estis nuligita en 1939, post la enlanda milito. Estis en 1950 kiam dekreto de la Ministerio de la Regado permesis al la Provinca Deputitaro de Barcelono la organizadon de sekcio de Mozos de Escuadra, militista disciplino, kies tasko konsistis el la gardado de la nemoveblaĵoj de la Deputitejo kaj pli folklora karaktero ol funkcia. En 1980, la Mossos d'Esquadra transdonitaj al la Generalitat de Catalunya, kaj en 1983 la Parlamento de Katalunio, laŭ la hispana konstitucio kaj la statuto de aŭtonomio de 1979, aprobis la leĝon per kiu estis kreita la polico de Katalunio kiu prenis kiel nukleon la jam ekzistantajn.

Eksteraj ligiloj redakti