Most (kiu en ĉeĥa signifas ponton) estas realbilda mallonga filmo reĝisorita de Bobby Garabedian. Ĉefaktoroj estas Vladimir Javorský, Linda Rybova, kaj Lada Onorej. Ĝi estis produktorita de William Zabka, Bobby Garabedian, Michael Deffert kaj Ed Bernard. La muziko estis komponita de John Debney (kiu komponis ankaŭ la muzikon de La Pasiono de Kristo.

Most
mallonga filmo
Originala titolo Most
Originala lingvo angla lingvo • ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Bobby Garabedian
Produktisto(j) William Zabka
Scenaro William Zabka
Muziko de John Debney
Rolantoj Vladimír Javorský • Brad Heller • Klára Issová • Linda Rybová • Ester Geislerová • Ladislav Ondřej • Helena Houdová
IMDb
vdr

Ĝi estis filmita en Ĉeĥio kaj Pollando.

La historio temas pri pontolaboristo de fervojo kaj lia filo, kaj tragedia tago en kiu ambaŭ klopodas eviti tujan fervojan katastrofon. Centoj de pasaĝeroj de vaportrajno estas nekonsciaj pri la danĝero, dum la vagonaro rapidas al la danĝera ponto. En foresto de la patro, la knabo baraktas en la maŝinaro kun risko de sia vivo, dum nur unu kompatinda junulino konscias pri la tragedio. La ponto mem ludas simbolan rolon.