Mota del Marqués [MOta delmarKES] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Mota del Marqués estas etimologie komprenebla kiel Monteto de la Markizo. Iam la loknomo estis Santibáñez de Mota (Sankta Johano).

Mota del Marqués
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 330  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 5° 11′ U (mapo)41.631388888889-5.1755555555556Koordinatoj: 41° 38′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 31,47 km² (3 147 ha) [+]
Mota del Marqués (Provinco Valadolido)
Mota del Marqués (Provinco Valadolido)
DEC
Mota del Marqués
Mota del Marqués
Situo de Mota del Marqués
Mota del Marqués (Hispanio)
Mota del Marqués (Hispanio)
DEC
Mota del Marqués
Mota del Marqués
Situo de Mota del Marqués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mota del Marqués [+]
vdr
Mota del Marqués en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Ruinoj de la preĝejo de la Savinto.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 349 loĝantojn. Ĝi perdis 1 150 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tiedra, San Cebrián de Mazote, Villalbarba, Adalia, Villalbarba, Villalar de los Comuneros, Pedrosa del Rey, Vega de Valdetronco kaj Marzales, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Bajoz.

Historio redakti

En la areo oni trovis restaĵojn de Bronzepoko, Ferepoko kaj de la Romia Imperio. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Mota del Marqués estis donita en 1222 al la Ordeno de la Teŭtonaj Kavaliroj de Prusio fare de Beatriz de Svabio, la edzino de Ferdinando la 3-a.

En la 14-a jarcento, Alfonso la 11-a donacis ĝin al don Juan Alonso de Benavides. En la 15-a jarcento la posteuloj de don Juan vendis ĝin al Rodrigo de Ulloa, gravulo de la Katolikaj Gereĝoj kaj urbestro de la fortikaĵo de Toro, pro kio la urbo eknomiĝis La Mota de Toro. En 1480 la Katolikaj Gereĝoj rajtigis realigon de senimposta bazaro ĉiujaŭde kio kontribuis al ties grandigo kiel bazarurbo. Fine de la 16-a jarcento, Filipo la 2-a donis al Rodrigo de Ulloa la titolon de Markizo, per kio la urbo eknomiĝis La Mota del Marqués. En la 18-a jarcento, la municipo estis aligita al la provinco Valadolido kaj la markizlando venis al la familio de Alba.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo de Mota del Marqués detruita de la francoj dum la Hispana Milito de Sendependigo, el kiu konserviĝas nur restaĵojn de la murego kaj ruinigitan turon; la preĝejo de Sankta Marteno, konstruita de Rodrigo Gil de Hontañón dum la 16-a jarcento, laŭ gotika stilo kun influoj de la renesanco; la Palaco de Ulloa, konstruita dum la 16-a jarcento, de renesanca stilo; la Ermitejo de Castellanos (Kastilianoj); la Ermitejo de Kristo; la preĝejo de la Savintor, konstruita dum la 16-a jarcento; la Fontano de la Placo ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti