Motul estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas Motul de Carillo Puerto. La komunumo situas en la norda, centra parto de Yucatán en la regiono 3 "Litoral Centro", ĉ. 40 km for de la ĉefurbo de Yucatán Mérida. La regiono "Litoral Centro" limas norde al la Meksika Golfo. Sude estas la regiono 4 "Centro". Oriente troviĝas la regiono 1 "Litoral Oriente" kaj okcidente situas la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31052.

Motul
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97430–97447
Kodo laŭ INEGI 31 052
Retpaĝaro http://www.motul.gob.mx
Politiko
Urbestro Celina Yolanda Montañeez y Aviles PRI
Demografio
Loĝantaro 31 547
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 9′ N, 89° 16′ U (mapo)21.15-89.266666666667Koordinatoj: 21° 9′ N, 89° 16′ U (mapo) [+]
Alto 7 m
Areo 297,6 km² (29 760 ha)
Horzono UTC -6
Motul (Jukatanio)
Motul (Jukatanio)
DEC
Motul
Motul
Situo de Motul
Motul (Meksiko)
Motul (Meksiko)
DEC
Motul
Motul
Situo de Motul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Motul Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 3 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 31547 loĝantojn. El tiuj estis 15633 viroj kaj 15914 virinoj. La komunumo havas surfacon de 297,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 7 metroj super la marnivelo. Ĝenerale la teritorio de la komunumo estas tre ebena. Sur la teritorio ne ekzistas riveroj, sed estas akvorezervoj en la grundo, konataj kiel cenotoj. En la ĉefurbo de la komunumo troviĝas la cenoto Sambulá.

Ĝi limas al la sekvaj komunumoj: norde kun Telchac Pueblo kaj Dzemul, sude al Cacalchén, oriente al Bokobá kaj Cansahcab kaj okcidente al Baca kaj Muxupip. Al la komunumo apartenas entute 42 loĝlokoj, la ĉefaj estas: Motul de Carrillo Puerto (ĉefurbo), Kini, Uci, Kaxatah kaj Timul.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 85,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,1 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto. La vento plej ofte venas el la oriento.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 19712 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 16836 scipovis legi kaj skribi kaj 2866 personoj estis analfabetoj. Do 14,54% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 29485 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 10483 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 35,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

Momente (2009) la estro de la komunumo estas Celina Yolanda Montañeez y Aviles, kiu apartenas al la PRI (Revolucia Institucia Partio / Partido Revolucionario Institucional). Jen sekvas listo de la estroj post 1941:

  • C.German Chale 1941-1942
  • C.Ricardo Rivas 1943-1944
  • C.Alejandro Dorantes 1945-1946
  • C.Julio Espadas R. 1947-1949
  • C.Mario H. Cuevas Solis 1950-1952
  • C.Miguel A. Fernández 1953-1955
  • C.Raúl Marrufo M. 1956-1958
  • C.Alberto Serno Dzib 1959-1961
  • C.Juan de la Rosa Briceño 1962-1964
  • C.Roger Cetina Jiménez 1965-1967
  • C.Ariel Monteñez J. 1968-1970
  • C.Samuel Herrera R. 1971-1973
  • C.Herberto Aguilar Ortega 1974-1975
  • C.Fernando Cuevas Palma 1976-1978
  • C.Pablo Acosta y Helguera 1979-1981
  • C.Roque Avilés Aguilar 1982-1984
  • C.Leticia Avilés Arroyo de C. 1985-1987
  • C.Mario Cuevas Lujano 1988-1990
  • C.Roque J. Avilés Aguilar 1991-1993
  • C.Juan Antonio Centeno y Sanchez 1994-1995
  • C.Luis Emir Castillo 1995-1998
  • C.Juan Antonio Centeno y Sanchez 1998-2001
  • C.Carlos Filemón Kuk y Can 2001-2004
  • C.Juan Antonio Centeno y Sánchez 2004-2007
  • C.Celina Yolanda Montañez y Aviles 2007-2010

Historio redakti

Oni ne scias ekzakte kiam kreiĝis la ĉefurbo de la komunumo Motul de Carillo Puerto. Ĝin fondis la majaa pastro Zac Mutul plej verŝajne en la 11a jarcento kaj la regiono de la komunumo antaŭ la konkero apartenis al la majaa provinco Ceh Pech. La vilaĝo plej evoluis post la sendependiĝo de Hispanio. Je la 10a de marto 1852 ĝi akiras la titolon "Villa" kaj restas kiel ĉefurbo de la komunumo.

Turismo redakti

En la ĉefurbo de la komunumo troviĝas templo dediĉita al San Juan Bautista. La templo konstruiĝis en la 17a jarcento. Preĝejo, kie oni adoras al la "Virgen de la Asunción" estas de la kolonia epoko. Vizitinda loko estas la domo kie naskiĝis Felipe Carrillo Puerto, la fama meksika revoluciulo. Vizitindaj krome estas la Haciendas: Santa Teresa, Ukanhá, Xinteilá y Dzitox.

Eksteraj ligiloj redakti