Movado Ele Não

Jair Bolsonaro
Jair Bolsonaro em 24 de abril de 2019 (1).jpg
38-a Prezidanto de Brazilo
Periodo 29-a de septembro 2018
Kaŭzoj Prezidenta kampanjo de Jair Bolsonaro
Loko Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 114 urboj en ĉiuj ŝtatoj kaj en pli ol 50 landoj

La movado #EleNão (portugala pro "ne li"), ankaŭ konata kiel la protestoj kontraŭ Jair Bolsonaro, estis manifestacioj gvidataj de virinoj okazintaj en pluraj regionoj de Brazilo kaj kun malpli intenseco en aliaj landoj. La ĉefa celo estis protesti kontraŭ Jair Bolsonaro kaj lia prezidenta kampanjo. La protestoj, okazintaj la 29-a de septembro 2018, estis la plej multnombraj protestoj fare de virinoj en Brazilo kaj la plej granda populara koncentriĝo dum la brazila ĝenerala elekto de 2018.[1][2]

KaŭzojRedakti

 
 Mi estus nekapabla ami gejan filon. Mi ne intencas mensogi: mi preferas havi filon mian mortinta en aŭtoakcidento ol aperinta kun mustaĉa viro. Por mi li estus mortinta ĉiuokaze 
— Jair Bolsonaro

La manifestacioj estis kontraŭ la prezidenta kampanjo de Bolsonaro, kiu estis plurfoje akuzita pri homofobio, malrespekto al nigruloj, mizogineco kaj seksismo kontraŭ virinoj[3][4][5]

#EleNãoRedakti

La hashtag #EleNão estis kreita en Brazilo la 12-a de septembro 2018 de la Facebook-grupo Mulheres Unidas Contra Bolsonaro[6]. En nur 12 tagoj, la hashtag #EleNão ricevis pli ol 1,6 milionojn da mencioj kontraŭ kaj favore al la kandidato de PSL por prezidanto de la respubliko, Jair Bolsonaro, en Twitter.[6]

ReferencojRedakti

  1. El Pais
  2. El Pais
  3. Huff post
  4. G1
  5. Extra
  6. 6,0 6,1 Epoca