Movado de Berneuchen

La Movado de Berneuchen (Bernojĥen) estas eklezia evangelia movado, kiu formiĝis en la unua duono de la 20-a jarcento. Celoj de la movado estas: Reformo de la eklezio kaj ties Diserva vivo same kiel reciproka animzorganta kaj spirita akompano.

Movado de Berneuchen
Liturgical Movement
Komenco 1922 vd
vdr

Historio redakti

La Movado de Berneuchen ekestis 1922 el evangeliaj cirkloj de germana junulara movado, kiuj sentis post la unua mondmilito la bezonon pri radikala ŝanĝo de eklezio kaj junularo. Reprezentantoj de kelkaj ekleziaj junular-asocioj renkontiĝis en Angern ĉe Magdeburgo por interkonsiliĝi pri novaj vojoj; de 1923 ĝis 1927 sekvis jaraj renkontoj je la kavaliro-bieno de Berneuchen (hodiaŭ Barnówko proksime de Dębno / Pollando).

Waltraut von Lamezan priskribas en sia artikolo „La loko estas detruita – la Movado vivas kaj efikas ion", eldonita 1993 en la Kirchberga Mozaiko, kajero 1, la komencan situacion jene:

Renkontiĝis "cirklo de junaj homoj, kiuj malkvietiĝis, ke la eklezio estas ankoraŭ nura fasado, kiel ili ĝin spertis. La postmilita generacio serĉis religiajn spertojn, renkontis en la preĝejoj al ili tute nekompreneblan instruon, al burĝeskaj vivoformoj kaj al diservoj, kies stilo al ili nenion allogan povis doni. La homoj, kiuj renkontiĝis en Berneuchen, ne rezignis, ili ankaŭ ne volis adiaŭi al tiu eklezio, sed serĉis al vojoj, kiamaniere oni povus reformi la eklezion de interne."

En 1926 oni publikigis la libron de Berneuchen, verkita de Wilhelm Thomas, Ludwig Heitmann, Karl Bernhard Ritter kaj Wilhelm Stählin. Ĝi montru al la eklezio vojon al ekiro. Apud la aŭtoroj subskribis 66 pliaj personoj la program-verkon, inter ili Paul Tillich kaj Ruth von Kleist-Retzow, la avino patrinaflanke de la fianĉino de Dietrich Bonhoeffer Maria von Wedemeyer.

Dietrich Bonhoeffer mem, kiu en sia tempo en Finkenwalde vigle interesiĝis pri la spirita vivo, ne aliĝis al la Movado de Berneuchen. Li venis severe en konflikton kun iliaj reprezentantoj en la pomerlanda frato-konsilantaro, precipe kun d-ro Schauer, tiom ĝis plena disiĝo.

La Servo de Berneuchen, la Miĥaelofrataro kaj la Komunumo Sankta Miĥaelo devenis de la komencoj kaj estas hodiaŭ partoj de la Movado de Berneuchen. Ĉiuj tri komunumoj metas la fokuson je la celebro de Eŭkaristio en la formo de Evangelia Meso. Silentaj tempoj, preĝado laŭ la Liturgio de la horoj, biblia konscio kaj Diservo devas malfermi al la partoprenantoj la faron de Dio. El la beno sekvas la elsendo en la mondon.

La Miĥaelofrataro estiĝis okaze de kunesto je la tago de Miĥaelo (29-a de Septembro) 1931 pere de 22 fratoj en la Krucokapelo de Marburg. La frataro sin konsideras kiel "firma komunumo de viroj, pastroj kaj laikoj ene de la eklezio de Jesuo Kristo". (Reinhold Fritz). La frataro de Junuloj kiel organizo de nova generacio akceptas ankaŭ junajn virinojn kiel membroj; post la demando pri ilia restado (ĉar la Miĥaelofrataro rifuzis sin malfermi por virinoj) oni fondis la Komunumon Sankta Miĥaelo (vidu suben). (Kp. [1])

Baldaŭ altiris la Miĥaelofrataro ĵus tiujn junajn teologojn, kiuj konscie serĉas etoson en vireca ligo - eĉ la Evangelia Eklezio de Rejnlando (Germanujo) mirige en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento transdonis al la Miĥaelofrataro la organizadon de preparaj seminarioj por la juna teologia generacio (tiuj malfermis al la Miĥaelo- kaj ankaŭ al la pli konservativaj Johanofratoj vastan kampon por la varbado de membroj). La influon de Miĥaelofrataro kiel bone organizita lobiogrupo en la landaj evangeliaj eklezioj de Germanujo oni ne povas nei, la liturgiaj faritaĵoj de la Evangelia Eklezio en Germanujo (EKD) estas profunde pregitaj de la Miĥaelofratoj, plej klare rimarkebla en la agendaj formularoj por la 29-a de septembro, la Tago de arĥianĝelo Miĥaelo: Kiuj krom en la Movado de Berneuchen celebras en la evangelia sfero tian feston?

La Komunumo Sankta Miĥaelo estiĝis en Borchen kiel komunumo de viroj kaj virinoj, kiuj sentas sin same respondecaj al la heredaĵo de Berneuchen.

La komuna centro por ĉiuj 3 komunumoj estas la Domo Kloster Kirchberg apud Sulz am Neckar.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] Die Berneuchener Bewegung en la Germana