Sulz am Neckar

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Sulz am Neckar estas urbo kaj komunumo en Germanujo. Ĝi troviĝas en la distrikto Rottweil, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 724 loĝantojn.

Sulz am Neckar
Blazono
Sulz am Neckar (Germanio)
Sulz am Neckar (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Rottweil
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07454
Poŝtkodo 72168–72172
Aŭtomobila kodo RW
Oficiala Municipokodo 08325057
Subdivido 9 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Hieber
Adreso de la administrejo Obere Hauptstraße 2
72172 Sulz am Neckar
Demografio
Loĝantaro 12724 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 8° 38′ O (mapo)48.3627777777788.6316666666667Koordinatoj: 48° 22′ N, 8° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 443 m
Areo 87,60 km²
Oficiala retejo https://www.sulz.de
vdr

Geografio redakti

 
Baptista Preĝejo en Sulz am Neckar
 
La luterana kirko
 
La katolika kirko

Sulz am Neckar situas norde de la Nigra Arbaro ĉe la bordo de la rivero Neckar. Kun areo de 87,60 km² la urbo estas laŭ teritorio la plej granda komunumo de la distrikto Rottweil.

Trafiko redakti

Sulz disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Gäubahn de Stutgarto al Singen kaj estas haltejo de regionaj eksprestrajnoj, kiuj cirkulas en hora kadenco al Stutgarto kaj Rottweil kaj en duhora kadenco al Singen.

La urbo Sulz disponas pri alveturejo al la germana aŭtovojo A81.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sulz am Neckar datiĝas el la jaro 790 kiel villa publica Sulza.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Sulz

Eksteraj ligiloj redakti