Moya [MOja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Moya
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Politiko
Urbestro Fernando Igual Arocas
Demografio
Loĝantaro 170  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 1° 22′ U (mapo)39.948333333333-1.3652777777778Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 159 m [+]
Areo 91,73 km² (9 173 ha) [+]
Moya (Provinco Kvenko)
Moya (Provinco Kvenko)
DEC
Moya
Moya
Situo de Moya
Moya (Hispanio)
Moya (Hispanio)
DEC
Moya
Moya
Situo de Moya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moya (Cuenca) [+]
vdr
Vilaĝo kaj Arrabal.
Suda vido al la kastelo sur la monteto el la rivero Ojos de Moya.

Ĝi estas formata de la vilaĝo kaj la kastelo de Moya, aktuale neloĝata, kaj de kvar kvartaloj, domaroj aŭ submunicipoj: nome El Arrabal de Moya, Santo Domingo de Moya –kie nun estas la Urbodomo–, Los Huertos de Moya kaj Pedro Izquierdo de Moya. Ĉe la vilaĝo, sur la sama monteto, troviĝas Arrabal. La ceteraj kvartaloj troviĝas je malmultaj kilometroj de la vilaĝo.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas moyano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 163 loĝantoj.

Situo redakti

 
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Moya estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la plej orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1149 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 39°56′54″N 1°21′55″Ok.

Historio redakti

Estas restaĵoj kiuj pruvis setladon jam en Bronzepoko. Oni ne trovis restaĵojn el araba epoko, sed ja el la epoko de kristana setlado el la komenco de la 13a jarcento. En la 18a jarcento okazis dekadenco. Komence de la 19a jarcento lokanoj insurekciis kontraŭ la francaj trupoj okupaciaj dum la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ankaŭ dum la Karlismaj Militoj la loĝantaro suferis damaĝojn.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Moya, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Moya al la nunaj 163.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Literaturo redakti

  • Montesinos, J. y Poyato, C. (Eld.): Actas del Primer Simposio de La Cruz de los Tres Reinos. Espacio y tiempo en un territorio de frontera. Simposio Interregional Interuniversitario, celebrado en Ademuz el 25, 26 y 27 de julio de 2008. Eldono de la Universitat de València kaj de la Universidad de Castilla-La Mancha. Cuenca, 2011. ISBN 978-84-8427-773-6.

Vidu ankaŭ redakti