Mohismo

(Alidirektita el Moziismo)

Mohismo, Moismo (oni nepre evitu konfuzon kun Maoismo) aŭ Moziismo, ankaŭ Mohisma Skolo de Logiko (ĉine 墨家 Mòjiā, Skolo de Mo) estis antikva ĉina filozofio de logiko, racia pensaro kaj scienco disvolvigita de akademiaj fakuloj kiuj studis ĉe la antikva ĉina filozofo Mozio[1] (ĉ. 470 a.K.– ĉ 391 a.K.).

Ĝi evoluis ĉirkaŭ samtempe kiel Konfuceismo, Taoismo kaj Leĝismo, kaj estis unu el la kvar ĉefaj el la filozofiaj skoloj el ĉirkaŭ 770–221 a.K. (dum la epokoj de la Printempo kaj Aŭtuno kaj de la militantaj regnoj). Dum tiu tempo, Mohismo estis vidata kiel ĉefa rivalo de Konfuceismo. La administracia pensaro de Mohismo estis absorbita de la Ĉina Leĝismo kaj ties libroj estis poste merĝitaj en la taoisma kanono, kaj tiele ili malaperis kiel sendependa skolo de pensaro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Pri esperantlingva termino Mozio, kaj ankaŭ laŭ la skolo nomita laŭ li, Mohismo, MoismoMoziismo, ĝis nun mankas ĉiu referenco el esperantlingva vortaro, literaturo aŭ gazetaraj artikoloj. Bonvolu aldoni.

Fontoj redakti

  • Clarke, J (2000). Tao of the West: Western Transformation of Taoist Thought. New York: Routledge, ISBN 978-0-415-20620-4.
  • Jin Guantao, Fan Hongye, and Liu Qingfeng, Chinese Studies in the History and Philosophy of Science and Technology. Dordrecht: Kluwer Academic, 1996.
  • Ivanhoe, Philip J., kaj Brian W. Van Norden, eds. Readings in Classical Chinese Philosophy. Indianapolis: Hackett, 2001.
  • Ivanhoe, Philip (2001). Readings in Classical Chinese Philosophy. New Haven, CT: Seven Bridges Press, ISBN 978-1-889119-09-0.
  • Needham, Joseph (1956), Science and Civilisation in China, 2, History of Scientific Thought, p. 697, (ISBN 0521058007) 
  • Needham, Joseph (1986), Science and Civilisation in China, 3, Mathematics and the Sciences of the Heavens and the Earth, Taipei, Taiwan: Caves Books Ltd. 

Eksteraj ligiloj redakti