Mrinalini Devi

edzino de Tagore

Mrinalini DEVI (denaske Babatarini, 1a de Marto 1874[1][2] – 23a de Novembro 1902[3]) estis tradukisto kaj la edzino de Nobel-premiita poeto, filozofo, aŭtoro kaj muzikisto Rabindranath Tagore. Ŝi devenis el la distrikto Jessor en nuntempa Bangladeŝo, kie ŝia patro laboris en bieno de Tagore. En 1883, estante nur naŭjaraĝa (laŭ tiama tiea kutimo), ŝi estis edzinigita al Tagore.

Mrinalini Devi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1872 (1872-11-30)
en Phultala Upazila
Morto 23-an de novembro 1902 (1902-11-23) (29-jaraĝa)
en Jorasanko Thakur Bari
Ŝtataneco Brita Hindio
Familio
Edz(in)o Rabindranath Tagore
Infano Rathindranath Tagore
vdr

Ili havis kvin filojn, du el kiuj mortis infanaĝe.[4]

Mrinalini Devi ne devis iĝi dommastrino tuj post la nupto. La patro de Tagore, nome Debendranath Tagore akceptis kaj ŝin kaj la edzinon de Hemendranath Tagore nome Kŝinatanu en la lernejo Loreto por instrui al ili la anglan. Li ankaŭ aĉetis por ili librojn, skribtabuljn kaj lernejajn uniformojn. Studinte ŝi tie dum unu jaro, Rabindranath nomumis Pandit Herambachandra Bidyaratna, kiel hejman tutoron, por instrui al ŝi Sanskriton. La filo de lia pli aĝa frato Birendranath nome Balendranath instruis al ŝi anglan, bengalan kaj sanskritan literaturojn. Mark Twain iĝis ŝia preferata verkisto.[5]

Notoj redakti

  1. Stephanie Olsen. (6a de Oktobro 2015) Childhood, Youth and Emotions in Modern History: National, Colonial and Global Perspectives. Palgrave Macmillan UK, p. 287. ISBN 978-1-137-48484-0.
  2. (1975) Accessions List, India. Library of Congress Office..
  3. K. S. Bharathi. (1998) Encyclopaedia of Eminent Thinkers. Concept Publishing Company, p. 13. ISBN 978-81-7022-687-1.
  4. Dutta, K.; Robinson, A. (1995), Rabindranath Tagore: The Myriad-Minded Man, Saint Martin's Press (publikigita en Decembro 1995) p. 373, ISBN 978-0-312-14030-4
  5. মৃণালিনী [Mrinalini] (en bengala lingvo). Anandabazar Patrika. 22a de Oktobro 2016. Arkivita el la originalo la 31an de Majo 2019. Alirita la 31an de Majo 2019.