Mucientes

Mucientes [muZJENtes] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centrokcidento de la provinco kaj al Campiña del Pisuerga pli oriente.

Mucientes
Mucientes20100114001724SAM 2281.jpg
Administrado
Poŝtkodo 47194 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 642  (2021) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 46′ U (mapo)41.743333333333-4.7619444444444Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 64 km² (6 400 ha) [+]
Situo de Mucientes
Situo de Mucientes

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mucientes [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mucientes en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Ermitejo de Nuestra Señora de la Vega.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 642 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 6 km sudoriente de Cigales.

HistorioRedakti

Estas restaĵoj de romia setlado. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En la 18a de Septembro 1114 la grafoj Petro kaj Elvira donacas kapelon kaj tri bienojn de Mucientes al la preĝejo de Santa María la Mayor de Valadolido (D. XVIII, p. 95-98, T.I). En la dokumento la loko estas nomata Muz-nentis. En postaj jarcentoj ĝi estis posedo de la familioj Castro kaj Sarmiento, kaj de ekleziaj institucioj. En 1377, Henriko la 2-a de Kastilio, limigis la municipajn teritoriojn inter Mucientes kaj Valadolido. La kastel-palaco servis kiel prizono en tempo de Johano la 2-a. En Julio 1506, kunsidis en la fortikaĵo delegitaro nomita “Cortes de Mucientes”, per kiu Filipo la 1-a klopodis malsukcese senrajtigi sian edzinon, la reĝinon Johana de Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kamparaj kabanoj, festoj). De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, de la 16-a jarcento ununava kaj de gotika stilo; la Ermitejo de Nuestra Señora de la Vega, jam menciita en 1114, sed rekonstruita en la 17-a jarcento, ununava; La kastelo estas ruinigita, kaj nun arkeologia kuŝejo ekde 2006, menciita dokumente por la unua fojo en 1326, kaj scenejo en la 16-a jarcento de Cortes de Mucientes (1506) kaj de la Milito de la Komunumoj de Kastilio (1521). Aparta interesaĵo estas la vinkeloj (40 000 m²) kun instalaĵo en parto el ili de Interpretejo.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

BibliografioRedakti

  • DUQUE HERRERO, Carlos: "Mucientes, historia y arte". Grupo Página. Valladolid, 1997.