Muerte de un ciclista

Muerte de un ciclista (Morto de biciklanto) estas hispan-itala filmo reĝisorita de Juan Antonio Bardem.

Muerte de un ciclista
filmo
Originala titolo Muerte de un ciclista
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1955, 5 maj. 1955
Ĝenro filma dramo, krimfilmo
Kameraado Alfredo Fraile
Reĝisoro(j) Juan Antonio Bardem
Produktisto(j) Manuel J. Goyanes
Scenaro Juan Antonio Bardem
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Isidro Maiztegui
Rolantoj Lucia Bosè • Otello Toso • Alberto Closas • Fernando Sancho • Carlos Casaravilla • Manuel Alexandre • Antonio Casas • Manuel Guitián • Manuel Rojas • Bruna Corrà • José Prada • Valeriano Andrés • Julia Delgado Caro • Rufino Inglés • Matilde Muñoz Sampedro • Jacinto San Emeterio
IMDb
vdr

Dum veturado de burĝa sinjorino kun sia amanto, universitata profesoro, ili surveturas bicklanton, kiu mortas. Ili abandonas lin, parte ĉar ili nur sekrete kaj kaŝe povas esti kune. Pento maltrankviligas ilin, dum ŝi terure suspektas, ke iu konatulo konas la veron, kaj li nervoza malbone kondutas sin kiel profesoro. Li ekkonas la malriĉon de la familio de la mortinto kaj decidas malkaŝi la aferon, sed ŝi tute ne volas rompi sian burĝan vivon.

Geaktoraroj kaj roluloj redakti

  • Lucía Bosé kiel María José de Castro, amantino
  • Alberto Closas kiel Juan Fernández Soler, ŝoforo
  • Otello Toso kiel Miguel Castro
  • Bruna Corra kiel Matilde Luque
  • Carlos Casaravilla kiel Rafael "Rafa" Sandoval, la suspektito
  • Manuel Alexandre kiel biciklanto
  • Fernando Sancho kiel trafikpolicano
  • Matilde Muñoz Sampedro kiel najbarino de la mortinta biciklanto
  • Rufino Inglés kiel Nico