Muhammad la 3-a as-Sadik

Muhammad la 3-a as-Sadik (1813–1882) (en araba محمد الصادق بن حسين, Muḥammad aṣ-Ṣādiq bin Ḥusajn) estis bey (reganto) de Tunizio de la 23-a de septembro 1859 ĝis la 28-a de oktobro 1881,[1] kiam li abdikis. Li subskribis la Traktaton de Bardo kun Francio la 12-an de majo 1881 kiu konvertis Tunizion en Francan Protektoraton.[2]

Muhammad la 3-a as-Sadik
Bey de Tunizo
Persona informo
محمد الصادق باي
Naskiĝo 7-an de februaro 1813 (1813-02-07)
en Le Bardo
Morto 28-an de oktobro 1882 (1882-10-28) (69-jaraĝa)
en Le Bardo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco regno de Tuniso • Franca protektorato de Tunizio vd
Subskribo Muhammad la 3-a as-Sadik
Familio
Dinastio Husainid dynasty vd
Patro Al-Husayn II ibn Mahmud vd
Gefratoj Ali III ibn al-Husayn • Muhammad II ibn al-Husayn vd
Edz(in)o Lalla Kmar vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li sukcedis sian fraton kaj, kiel tiu, estis partianoj de reformoj, kieaj starigo de Konsilantaro, separo de povoj, kaj egaleco por eŭropanoj kaj judoj, antaŭe malsuperaj al islamanoj. Tio allogis eŭropan investadon. En 1864 financaj malfacilaĵoj provokis insurekcion. Dum la posta jardeko evidentiĝis la altan koruptadon far la veziro Ĥaznadaro kiu ruinigis la landan ekonomion. En 1877 la otomanoj petis al la bejo la sendon de helpo por sia milito kontraŭ Rusio, sed tiu estis malmulta kaj ĉiukaze denove komplikis la situacion. Francio uzis ekskuzon de konfliktoj ĉe la limo kun sia kolonio de Alĝerio, invadis la landon kaj ekpostulis ĝin, kio okazis finfine post la Kongreso de Berlino de 1878.

Referencoj redakti

  1. Spuler, Bertold. (1977) Rulers and governments of the world. Bowker, p. 516. ISBN 978-0-85935-009-9.
  2. Scawen Blunt, Wilfred. (2002) The future of Islam. Routledge. ISBN 978-0-7007-1460-5.

Bibliografio redakti

  • El Mokhtar Bey, Les Beys de Tunis 1705-1957. Tunis, 2002.