Muo (mezurunuo)

ĉina mezurunuo de areo; normigita kiel dudek trionoj de kvadrata dekametro (666,7 m²)

La muo[1] (ĉine , pinjine: ; japane  (), se) estas tradicia orientazia mezurunuo de areo, simila al la Eŭropa akreo, egalanta proksimume 600–700 kvadratajn metrojn.

Grando de muo (flava) en unu hektaro (blua) laŭ la aktuala difino uzata ekde 1930 en Ĉinio

Difino redakti

La difino de la muo variis tra historio kaj laŭ regionoj en Ĉinio. En 1915, la registaro de Respubliko Ĉinio normigis la mezurunuojn; laŭ la difino de 1915, unu muo egalas 614,4 kvadratajn metrojn.[2]

Poste, en 1930, la registaro de Respubliko Ĉinio redifinis la tradiciajn mezurunojn; laŭ la posta difino, unu muo egalas 666⅔ kvadratajn metrojn. Tiu difino ankoraŭ estas uzata hodiaŭ, eĉ se la metrikaj mezurunuoj estas oficiale uzata.

En Japanio, la etimologie samdevena (t.e. literumata per la sama ĉina skribsigno) mezurunuo de areo, tamen, egalas nur 99,173 554 kvadratajn metrojn.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: mu/o
  2. (1915-01-07) “公布「權度法」”, 政府公報 (zh) 957 (法律第1號).