Muriel Viejo

municipo en Hispanio

Muriel Viejo [muRJEL BJEĥo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomero Viejo (Malnova) estas rilatebla al la apuda loĝloko nune nomata Muriel de la Fuente, kiel pli nova.

Muriel Viejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 2° 55′ U (mapo)41.7825-2.9152777777778Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Areo 11,36 km² (1 136 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muriel Viejo (Provinco Sorio)
Muriel Viejo (Provinco Sorio)
DEC
Muriel Viejo
Muriel Viejo
Situo de Muriel Viejo
Muriel Viejo (Hispanio)
Muriel Viejo (Hispanio)
DEC
Muriel Viejo
Muriel Viejo
Situo de Muriel Viejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muriel Viejo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Muriel Viejo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 170 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 520 hektarojn, nome 46 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Plej frua mencio, de 1088, sendube temas pri tiu ĉi loko kaj ne de Muriel de la Fuente, kiel pli nova.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti