Musoj kaj ratoj de Ameriko
Musoj kaj ratoj de Ameriko aŭ novmondaj musoj kaj ratoj estas grupo de parencaj ronĝuloj troveblas en Nord- kaj Sudameriko. Ili estas aparte diversaj rilate al aspekto kaj ekologio, de la eta Baiomys (amerika nana muso) al la granda Kunsia (sudamerika giganta rato).
Musoj kaj ratoj de Ameriko estas ofte taksitaj parto de ununura subfamilio, Sigmodontinae, sed nun fakuloj agnoskas ĝenerale tri apartajn subfamiliojn.
Musoj kaj ratoj de Ameriko subdividiĝas en 3 subfamiliojn, 12 tribojn kaj 84 genrojn.