Muzeo-librejo Clarence Bicknell

muzeo en Italio

La muzeo-librejo Clarence Bicknell situas en Bordighera, urbeto de regiono Ligurio en nordokcidenta Italio. Ĝi estis fondita de la esperantisto Clarence Bicknell, realigita inter la jaroj 1886 kaj 1888 laŭ projekto de angla arkitekto Clarence Tait, kaj estis la unua muzeo kreita en okcidenta Ligurio. Clarence Bicknell iĝis esperantisto en 1897, jardekon post la fondo de la muzeo, kaj interalie ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio. La lokan Esperanto-grupon de Bordighera li fondis en 1910.

Muzeo-librejo Clarence Bicknell
muzeo de natura historio • arkeologia muzeo • arta muzeoQ124830284
Lando Italio vd
Situo Bordighera
Adreso via Romana, 39
Poŝtkodo 18012
Estiĝo 1888
Koordinatoj 43° 46′ 55″ N, 7° 40′ 4″ O (mapo)43.782087.66785Koordinatoj: 43° 46′ 55″ N, 7° 40′ 4″ O (mapo)
Muzeo-librejo Clarence Bicknell (Italio)
Muzeo-librejo Clarence Bicknell (Italio)
DEC
Muzeo-librejo Clarence Bicknell
Muzeo-librejo Clarence Bicknell
Situo de Muzeo-librejo Clarence Bicknell
Map
Muzeo-librejo Clarence Bicknell
Jaraj vizitantoj: 931 (2020)
Retpaĝo http://www.museobicknell.com/
vdr

Historio redakti

Al multnombraj kleraj samlandanoj interesitaj pri historio kaj lokaj tradicioj, Clarence Bicknell oferis en 1888 tiun ĉi lokon kie eblas kunveni kaj kulturi la studojn, en trankvila etoso: muzeo, la unua en okcidenta Ligurio, konstruaĵo en kiu harmonie fandiĝas la tipa stilo de protestanta preĝejo kun tipe mediteraneaj portiko kaj dekoracioj, en parko kiu sinteze prezentas la botanikan riĉecon de la regiono.

En la granda centra salono okazis prelegoj, koncertoj, ekspozicioj, renkontiĝoj, bonfaraj vesperoj, kaj iom post iom ĝiaj vandoj riĉiĝis per montofenestroj kie estis kolektitaj la plej diversaj historiaj kaj naturalistaj trovitaĵoj de la regiono; botanikaj, mineralogiaj, faŭnistaj kolektoj kaj samtempe komencis formiĝi la unua nukleo de la Internacia Biblioteko, origine “English Lending Library”.

Post la morto de Bicknell la aktivecon daŭrigis lia nevo Edward Berry kun la helpo de lia edzino Margaret kiu, iĝante vidvino, decidis konfidi la muzeon kaj la Internacian Bibliotekon al la tiam ankoraŭ juna fakulo Nino Lamboglia (1912-1977), fondinto en 1932 de la “Società Storico-Archeologica Ingauna”.

Lamboglia, komprenante la gravecon havi riĉan kolekton de fontoj artaj-historiaj kaj arkeologiaj, daŭrigis dum la jaroj ampleksigi ĝin ĝis kiam ĝi iĝis unu el la plej gravaj kolektoj ne nur en Italio sed ankaŭ je internacia nivelo.

Estrita ekde 1937 de la Istituto Internazionale di Studi Liguri (Internacia Instituto pri Liguraj Studoj), ĝi estas la plej grava kolekto de arkeologiaj publikaĵoj de norda Italio.

Kolekto redakti

La Biblioteko Clarence Bicknell enhavas nuntempe 90 mil volumojn. Ĝi pritraktas multajn gravajn fakojn, interalie :

  • ceramiko
  • subakva arkeologio
  • historio
  • kaj ankaŭ du gravaj kolektoj, nome la fonduso Rossi kaj la fonduso Bicknell.

La fonduso Clarence Bicknell kolektas manuskriptojn kaj dokumentojn rilatajn al la agado de la fondinto de la biblioteko, kaj enhavas publikaĵojn pri botaniko kaj naturalismo.

Katalogo enreta redakti

La publikaĵoj (tiuj ekde 1993) de la biblioteko estas disponeblaj sur la franca retejo Frantiq.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
 
monumento al C. Bicknell
 
granda figo "Bicknell" ĉe la muzeo