Folkwang-Muzeo

muzeo en Germanio
(Alidirektita el Muzeo Folkwang)

Folkwang-MuzeoMuzeo Folkwang estas arto-muzeo en Essen. Ĝin malfermis en 1902 artomecenato Karl Ernst Osthaus en Hagen, kaj ĝi tenis longan tempon pioniran rolon sur la kampo de modernisma arto. Post la morto de Osthaus en 1921 lia kolekto estis vendita al Essen, kiel sin fondis la Folkwang-Muzea Asocio kun la celo akiri ĝin. Ekde tiam la muzeo estas tie daŭrigata. La kolekto entenas verkojn de la impresismo, de la esprimismo, de la surrealismo kaj aliaj stiloj de modernisma arto. Krom tio Muzeo Folkwang posedas objektojn de la metiarto, grafikan kaj fotografian kolektojn. Dum la epoko de la naziismo la muzeo perdis je la „Aktion Entartete Kunst“ (agado degenerita arto) 1400 verkojn, inter ili gravaj eroj de la kolekto. Post la milito oni povis anstataŭi ĉi tiujn perdojn plejparte per revendo aŭ novakiraĵoj. En 2006 la Alfried Krupp von Bohlen und Halbach-Stiftung - fondaĵo, kiu mastrumas la familian posedaĵon kaj heredaĵon de la iamaj posedantoj de Krupp - sciigis, ke ĝi financos la novkonstruon de Muzeo Folkwang. Post dujaraj konstrulaboroj oni inaŭguris la novkonstruaĵon kadre de la kulturĉefurbeco de la Ruhr-Regiono la 28-an de januaro.

Folkwang-Muzeo
arta muzeo
Lando Germanio vd
Situo Stadtbezirk II (Essen)
Adreso Museumsplatz 1
Arkitekto(j) David Chipperfield Architects vd
Estiĝo 9-a de julio 1902
Direktoro Klaus Baudissin • Heinz Köhn • Paul Vogt • Georg W. Költzsch • Hubertus Gaßner • Hartwig Fischer • Tobia Bezzola • Peter Gorschlüter
Koordinatoj 51° 26′ 30″ N, 7° 0′ 15″ O (mapo)51.44177.00417Koordinatoj: 51° 26′ 30″ N, 7° 0′ 15″ O (mapo)
Folkwang-Muzeo (Germanio)
Folkwang-Muzeo (Germanio)
DEC
Folkwang-Muzeo
Folkwang-Muzeo
Situo de Folkwang-Muzeo
Map
Folkwang-Muzeo
Jaraj vizitantoj: 800 000 (2010)
Retpaĝo https://www.museum-folkwang.de/
vdr
Fronta vidaĵo de la Folkwang-Muzeo kun la nova domo. Fotita dum la inaŭgura semajnfino januaron de 2010.

Eksteraj ligiloj redakti