Muzeo de Bahavalpur

La Muzeo de Bahavalpur (urdue بہاولپور عجائب گھر), starigita en 1976,[2] estas muzeo pri arkeologio, arto, heredaĵo, moderna historio kaj religio. Ĝi situas en la urbo Bahavalpur, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1] Ĝi estas sub la kontrolo de la registaro de la distrikto Bahavalpur.

Muzeo de Bahavalpur
urdue بہاولپور عجائب گھر, angle Bahawalpur Museum
Arĥeologia muzeo
Enirejo de la muzeo.
Enirejo de la muzeo.
Enirejo de la muzeo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoBahavalpur
Koordinatoj29° 23′ 24″ N, 71° 41′ 8″ O (mapo)29.3971.68555556Koordinatoj: 29° 23′ 24″ N, 71° 41′ 8″ O (mapo)

Estiĝo1976

PublikoAlirebla por la publiko

Tuta stoko58 000 artefaktoj

Speco de muzeoArĥeologia muzeo; artgalerio; heritaĝo; moderna historio; religio.

Muzeo de Bahavalpur (Panĝabo)
Muzeo de Bahavalpur (Panĝabo)
DEC
Muzeo de Bahavalpur
Muzeo de Bahavalpur
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Muzeo de Bahavalpur (Pakistano)
Muzeo de Bahavalpur (Pakistano)
DEC
Muzeo de Bahavalpur
Muzeo de Bahavalpur
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Bahavalpur
Vikimedia Komunejo:  Bahawalpur Museum [+]
vdr

La direktoro de la muzeo estas Muhammad Zubair Rabbani (julio 2022).[3]

Galerioj redakti

La jenaj estas la ok galerioj de la muzeo:[1]

  • Galerio pri la Pakistana Movado, kun kolekto de fotoj rilate al la Movado kaj de ĝiaj gvidantoj.
  • Arkeologia galerio, kiu rakontas la arkeologian historion de la regiono.
  • Islama galerio, kiu elmontras armilojn, pentraĵojn, teksaĵajn specimenojn kaj verkojn el metalo rilate al la historio de Islamo.
  • Galerio pri la regiona kulturo, kun specimenoj de ĉiutagaj objektoj uzitaj fare de homoj en la dezerto Ĉolistano kaj de la distriktoj Bahavalnagar, Bahavalpur kaj Rahim-Jar-Ĥan.
  • Galerio pri numismatiko, kun pli ol 300 moneroj.
  • Galerio pri la Korano, kun manuskriptoj, surskriboj kaj aliaj koranaj dokumentoj.
  • Galerio pri Bahavalpur, montranta fotojn kaj artikolojn rilate al la princlanda ŝtato Bahavalpur, kiu estis la dua-plej granda ŝtato en la tiama brita Raĝlando.[4]
  • Galerio pri Ĉolistano, montranta arton kaj heredaĵon pri la Ĉolistana regiono.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bahawalpur Museum (angle). bahawalpur.gov.pk. District Government Bahawalpur. Arkivita el la originalo je 17-a de aŭgusto 2010. Alirita 1-a de decembro 2010. Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-17. Alirita 2023-01-20.
  2. Bahawalpur Museum (angle). Alirita 3-a de junio 2022.
  3. 275th celebrations of Bahawalpur State will be held in Feb 2023 (angle) (31-a de majo 2022). Alirita 8a de Julio 2022.
  4. . Retracing Bahawalpur's glorious past (angle) (2-a de aŭgusto 2020). Alirita 2022-07-08.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahawalpur Museum en la angla Vikipedio.