Muzeo de Balkanaj Militoj

La Balkana Muzeo de Militoj (greke Μουσείο Βαλκανικών Πολέμων) estas muzeo en Gefiro, Centra Makedonio, Grekio, dediĉita al la Balkanaj Militoj.

Muzeo de Balkanaj Militoj
milita muzeo
Lando Grekio vd
Situo Gefyra
Estiĝo 26-a de oktobro 1999
Koordinatoj 40° 43′ 46″ N, 22° 41′ 58″ O (mapo)40.729422.6994Koordinatoj: 40° 43′ 46″ N, 22° 41′ 58″ O (mapo)
Muzeo de Balkanaj Militoj (Grekio)
Muzeo de Balkanaj Militoj (Grekio)
DEC
Muzeo de Balkanaj Militoj
Muzeo de Balkanaj Militoj
Situo de Muzeo de Balkanaj Militoj
Map
Muzeo de Balkanaj Militoj
vdr
Ekstera vido de la muzeo

Historio kaj priskribo redakti

La muzeo fondiĝis en 26a de oktobro 1999. Ĝi okupas du-etaĝan konstruaĵon, konstruita fine de la 19a jarcento proksime je la enirejo de la vilaĝo. Ĝi estas konata kiel la Vilao Topsin kaj estis ĉi tie kie la intertraktadoj inter la grekoj (sub Krona Princo Konstantino) kaj Otomanaj fortoj estis tenita kiam Tesaloniko estis kapitulacita al la greka armeo en Oktobro 1912.[1]

Ĉiuj mebloj en la muzeo estas aŭtentikaj kaj la muzeo estis kompletigita de mebloj kiujn la armeo antaŭe konservis en akumulejo. La ĉambro en kiu Komandanto-je-Ĉefa Krona Princo Konstantino tranoktis enhavas ĉiujn meblojn kiujn li fakte uzis. La elmontraĵoj konsistas el fotoj kaj litografaĵoj de la militoj de la jaroj 1912-13. De aparta notindeco estas kvar pentraĵoj de Kenan Messare, la filo de Hasan Tahsin Paŝa, kiu kapitulacis la urbon al la grekoj kaj akompanis Konstantinon dum la Epir-kampanjo kaj en la Dua Balkana Milito. Ili prezentas scenojn de la Batalo de Kilkis-Lahanas dum la Dua Balkana Milito.[1]

Estas ankaŭ la tutaj aroj de la militistaj ornamadoj premiitaj de la greka, turka kaj bulgara armeoj; montriĝo de medaloj, la plej grava de kiuj estas ekstreme malofta bulgara medalo prezentanta la kapojn de la kvar reĝoj de la Balkanaj statoj, simbolanta la efemeran aliancon kontraŭ la Otomana Imperio; multaj ĉiutagaj objektoj uzitaj de oficiroj kaj viroj; kartoj senditaj de tie el la greka Ĉefministro Eleftherios Venizelos; kaj grekaj kaj bulgaraj uniformoj, la plej grava de kiuj estas la unua portita de Leŭtenanto-Kolonelo Papakyriazis, kiu estis mortigita ĉe la Batalo de Lahanas.[1]

La muzeo ankaŭ fanfaronas pri la tre granda kolekto de grekaj, bulgaraj kaj turkaj armiloj, inkluzivanta grekajn kaj bulgarajn Mannlicher fusilojn, turkajn Mauser, grekan Mannlicher pistolon, turkan Mauser kaj Smith & Wesson pistolojn, grekan Schwarzlose M1907/12 maŝin-pafilon kaj la tutan gamon de glavoj uzitaj de la greka kaj la bulgara armeoj.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balkan Wars Museum en la angla Vikipedio.