Muzeo lerneja (Uder)

La Lerneja muzeo Uder (germane: Schulmuseum Uder) troviĝas en Uder, Germanio, Schulstraße nr 4.

Priskribo redakti

Kiam la nuna lernejo Staatliche Regelschule dum la GDR-tempo nomiĝis ankoraŭ Oberschulkombinat Maxim Gorki Uder/Birkenfelde Manfred Kahlmeyer, instruisto pri kemio kaj biologio, proponis instali en neŭzita klasoĉambro ekspozicion pri malnovaj aferoj (ne nur lernejaj) ne plu uzataj. Tio pluvivigu la instruadon pri regiona historio. La propono faritis ankoraŭ en aŭtuno 1982. Ĝis la realiĝo de tiu bona ideo pasis ankoraŭ ses monatoj. Kahlmeyer mem liveris multajn objektojn el privataj kolektoj: al la mallernejaĵoj venis multaj lernejaĵoj antikvaj (benkoj historiaj, mapoj, skribtabuloj ardezaj, tabuloj nigraj, harmoniumo, kanona hejtileto, kanaj punbastonetoj) tiel ke baldaŭ estiĝis komplete meblita historia klasoĉambro.

Danke al multaj entuziasmuloj ĉirkaŭ Kahlmeyer pligrandiĝis la tuto daŭre kaj aldonitis eĉ dokumentiloj filmaj sonaj skribaj. Regionhistorie tre interese estas ankaŭ la historiaj lernolibroj kiuj bone respegulas la momenton kiam la katolika regiono Eichsfeld iĝis parto de protestantisma Prusio. En dua klasoĉambro faritis post la Turniĝo rearanĝo de GDR-tipa instruadsituacio, denove ne nur kun originalaj mebloj sed ankaŭ kun multaj interesaj lernolibroj de ne trotaksebla historia valoro..

Longega estas la listo de la vizitintoj (venis eĉ la japana prezidanto de la Storm-Asocio. En oktobro 1983 faris la uestgermana televidkanalo ZDF dokumentadon prie dum kiu aperis ankaŭ parolantoj de la eichsfelda dialekto. Interese estas ankaŭ la fakto, ke povas okazi ke lernantoj gvidas onin tra la muzeo.

Eksteraj ligiloj redakti